Bonegaj krimromanetoj

Finfine aperis la tre atendita kvara kaj fina romano de sezonaj krimoj de Sten Johansson. La serio naskiĝis antaŭ ses jaroj per Falĉita kiel fojno, kaj de tiam regule ĉiun duan jaron nova volumo atingas niajn libroservojn kaj ankaŭ la bretojn de la fidelaj legantoj de Johansson.

El lingva vidpunkto, temas pri imitinda modelo: li uzas normalan, modernan, flekseblan kaj riĉan lingvon. Ĉe li oni ne trovas lingvajn eksperimentojn (krom se li ŝercas), kaj male tute modernan ĉiutagan frazeologion: antaŭ la okuloj de la leganto pasas vicoseriaj domoj, poŝaj aŭ laŭtparolaj telefonoj, bulvardaj ĵurnaloj, trejnŝuoj, ktp.

La enhavo same modernas: forgesu pri la nebulplena Londono de antaŭ pli ol jarcento aŭ pri la antaŭmilita Los-Anĝeleso. Ni troviĝas en la modernega sveda socio, fandejo de homoj el multlandaj devenoj, kie ekzistas problemoj kiel rifuĝintoj, nov-nazioj kaj droguloj, kie kuniĝoj facile dissplitiĝas kaj ofte neniam leĝiĝas.

La romanojn ligas la samaj roluloj: komisaro Roger Svedberg kaj inspektoro Tom Jankéus. Ĉefe la dua fariĝas aparte simpatia, pro iom specialaj parolformoj kaj ĉefe fajna ironio. (Humuro, fakte ne mankas en la libroj, ekzemple, kiam en unu el ili la aŭtoro mem aperas kiel suspektato.) Ili loĝas en la ĉebalta urbo Kalmar, de kiu dependas la apuda insulo Oland, sed foje la esploroj portas ilin en aliajn partojn de Svedio, eĉ foje eksterlande.

Nepre legu la librojn: ne multe gravas la ordo, krom eble prefere lasi la lastan (Memor' mortiga) por la fino. Temas pri nelongaj historioj, bone plektitaj, tuj kaptantaj la atenton. Kaj malmultekostaj. Kutima leganto en esperanto povas senprobleme forvori unu en posttagmezo. Legu, nepre legu!

Hektor Alos i Font

Sten Johansson: Falĉita kiel fojno. Al-fab-et-o, Skövde, 1997. 76 paĝoj. (Somero)

Sten Johansson: Trans maro kaj morto. Al-fab-et-o, Skövde, 1999. 80 paĝoj. (Aŭtuno)

Sten Johansson: Neĝo kaŝas nur... Al-fab-et-o, Skövde, 2001. 80 paĝoj. (Vintro)

Sten Johansson: Memor' mortiga, Al-fab-et-o, Skövde, 2003. 80 paĝoj. (Printempo)