La Siberiaj romanoj de Julio Baghy

BAGHY, Julio (Gyula) ; Viktimoj ; 162p; 1925; Budapest ; Hungara Esperanto-Instituto ; HESL 1930, Bleier 1934, TK 1971, Fenikso 1991

BAGHY, Julio (Gyula) ; Sur sanga tero ; 264p; 1933; Budapest ; Szalay ; 2a eld. 1933, Represo TK 1971, Fenikso 1991

Pri Viktimoj:
"En la romano temas pri la martira vivo kaj superhoma sufero de la siberiaj militkaptitoj, pri la viktimoj de la mondoskua granda kataklismo. Ilian vivon priskribas la aŭtoro kun granda realeco, li mem ja estis ankaŭ ilia samsortano. Ĝia stilo estas modela kaj tute klasika." /Halka, Literatura Mondo, 1931, p. 15

Pri Sur sanga tero:
"Kruele reala prezento de la teruraj jaroj en 1918-20 en Siberio, traplektita per personaj travivaĵoj kaj rememoroj." /Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 521.

Legu recenzon pri Viktimoj de L. Halka en Literatura Mondo 1, 1931:
Viktimoj

Legu recenzon de Jorge Camacho: Klasike kaj aktuale

Legu recenzon de Sten Johansson: Obstakloj al amo

Reen al: Julio Baghy - Aŭtoroj - Romanoj - Poemaroj