Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado

BRONŜTEJN, Mikaelo ; Mi stelojn jungis al revado ; 564 p ; historia romano ; 2016 ; Moskvo ; Impeto ; 2-a eld. 2021

"Laŭro de la Akademio 2021"
asignita la 15-an de decembro 2021 fare de la Akademio de Esperanto.

La aŭtoro pentras la intermilitan periodon kaj prezentas la sorton de sovetiaj esperantistoj dum la stalinaj reprezalioj.

La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas beletra romano. Tamen ĝi ne estas ordinara beletro, ĝi estas bazita sur abunda esploro de dokumentoj el la priskribata tempoperiodo. Ĝi guste transdonas la atmosferon de tiu freneza tempo. En la esperantista agado nialande ni sentis reeĥojn de tiu frenezo eĉ duonjarcenton poste.
Vladimir Samodaj

Kovrante la jarojn de 1918 ĝis 1938, tiu ĉi romano kondukas nin al periodo, kiu komence estis plena de esperoj kaj revoj, sed finiĝis en terura tragedio. Konantoj de la historio de Rusio/Soveta Unio bone scias, pri kio temas: pri la tempo ekde la Oktobra Revolucio ĝis la Stalina “Granda Purigo”. La romano proksimigas al ni la du jardekojn per la okuloj de esperantistoj. Aperas la nomoj de viktimoj: bone konataj nomoj kiel Eŭgeno Miĥalski, Dmitrij Sneĵko, Roman Nikolskij kaj Ernest Drezen, sed ankaŭ la SAT-gvidanto Eŭgeno Lanti kaj la japana verkisto Akita Uĵaku. Tiuj homoj rolas kune kun pluraj fikciaj personoj, tiel ke estiĝas fascina bildo de tumulta epoko. La rakontadon spicas aŭtentikaj citaĵoj el siatempaj gazetoj kaj libroj.
Ulrich Lins

La romano de Mikaelo Bronŝtejn interteksas en unika maniero fadenojn rusajn kaj Esperantajn. Post la romanegoj de John Francis kaj Raymond Schwartz, jen niaepoke naskiĝis romano kiu panoramas turmentajn jardekojn de Sovetio tra sortoj streĉe interplektitaj. Ne eklegu ĝin, se vi ne volas resti katenita dum semajnoj!
István Ertl

Legu intervjuon kun Mikaelo Bronŝtejn pri Mi stelojn jungis al revado en Le monde de l’Espéranto 2016: Intervjuo.

Legu recenzan artikolon de Anna Striganova en Rusia Esperanto-Gazeto, aprilo 2016: Mi stelojn jungis al revado.

Legu recenzon de Nikolao Gudskov en Monato 2016: Sagao pri disfloro kaj pereo.

Legu recenzon de Nikolao Gudskov en Beletra Almanako n-ro 26, junio 2016: Splendo kaj mizero de la movado.

Legu recenzon de Sten Johansson el Beletra Almanako 27, okt 2016: Ĉefverko de Bronŝtejn kaj de nia literaturo

Legu recenzon de Carlo Minnaja el Literatura Foiro 2017: Steloj kaj revoj.

Legu recenzeton de Katinjo en Esperanto-Sumoo marto 2017: Mi stelojn jungis al revado

Legu recenzon de Jorge Camacho en Revuo Esperanto 2021: Mi stelojn jungis al revado.

Legu recenzon de Emmanuel Villalta en Monato 2020: Instigo al konfliktaj pensoj.

Legu recenzon de Franciska Toubale en Esperanto sub la Suda Kruco 151 sep 2023: Mi stelojn jungis al revado.



Reen al: Mikaelo Bronŝtejn - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj