Aleksandr Saĥarov: Superforta ambicio
SAĤAROV, Aleksandr ; Superforta ambicio ; 52p ; ; 1913; Moskvo ; Librejo Esperanto
Legu recenzon de Aleksandr Melnikov
en Esperanto 1993:
La iamo longe for
"Tiu ĉi skizo el la esperantista vivo estas iom malesperiga kaj malsprita ĉar la heroo post kiam li entuziasmiĝis por E. konstatas ke ĉi tiu lingvo neniel utilas al li dum vojaĝo (ĉiuj spertaj samideanoj konstatis la malon) eksterlanden, pro tio li forlasas E. por Ido kaj fine perdas tutan intereson pri la lingvo internacia.
Kion celis la aŭtoro per tiu ĉi stulta rakonto?
Kredeble li intencis, satire kritiki la oftan konduton de kelkaj E-istoj kiuj malŝparas la tempon sin ĵaluzante reciproke kaj disputante anstataŭ labori serioze por la sukceso de sia ideo. Ankaŭ li mokas la senpaciencon de l' novuloj kiuj volas fariĝi tuj talentaj verkistoj aŭ poetoj kaj tro malrapide malkuraĝiĝas tial ke E. ne povas subite liveri al ili la deziritajn profitojn. Ni ankaŭ same opinias."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Reen al: Aleksandr Saĥarov - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj