Ĝuinda ekstertempa etoso

Serĝo Elgo: Surklifa. Krimromano. Vieno, 2000. Internacia Esperanto-Muzeo. 210 paĝoj.

Post Ŝia lasta poŝtkarto (1988) kaj La floroj de l’ krepusko (1995) jen Serĝo Elgo (Georges Lagrange) prezentas trian krimromanon. Rolas la sama policinspektoro Kramer, kaj samas ankaŭ la sennoma, Francio-simila lando, kiel en liaj pli fruaj romanoj.

En la rakonta intrigo temas pri aŭtoakcidentoj eble ne hazardaj, pri virino kun mistera historio kaj mistera nuno, pri homaj rilatoj eble aliaj ol ili unue ŝajnas. Tiu intrigo, kiel ofte en krimromanoj, estas sufiĉe malverŝajna kaj plena de nekredindaj koincidoj. Sed tio ne gravas. Gravas la lerto, per kiu la aŭtoro tamen teksas inter tiuj maldensaj varpoj riĉan vefton el personoj, medioj kaj agoj. Lagrange ja estas eble nia plej elstara dramisto, kaj tio rimarkeblas ankaŭ en ĉi tiu proza verko. Tre efike li konstruas scenojn kaj situaciojn, agigas kaj paroligas la rolantojn. Eblus eĉ diri, ke tio estas la plej grava valoro de Surklifa.

Same ĝuinda kiel la scenigo de okazaĵoj estas ankaŭ la tre aparta etoso, kiun la aŭtoro sukcesas krei sur ducento da paĝoj. Laŭ datoj kaj aĝoj de la rolantoj eblas dedukti, ke la agado okazas en nia tempo, fine de la jaroj 1990-aj. Tamen tio neniel senteblas etose, nek per konkretaj detaloj. Jen uziĝas neniu komputilo aŭ poŝtelefono, sed tajpilo antaŭmilita kaj surplaca telefonbudo. Jen minacas ne aidoso sed tuberkulozo. Jen troviĝas neniu eŭro, neniu Le Pen, neniu jarcentofino. La ĉefa socia konflikto restas inter katolikoj kaj komunistoj, kvazaŭ oni vivus en Don-Camillo-filmo kun Fernandel. La krizo de komunismo okazis en 1956, kaj homoj daŭre regurdas okazaĵojn de la dua mondmilito. Ĉiel oni imagas esti en la 50-aj aŭ fruaj 60-aj jaroj, se escepti nur solan KD-diskon. Kaj ĉi tiun mondon la aŭtoro pentras tre trafe. La leganto vere sentas ĉeesti tie, en anonima sed franceska lando, en neklara kvazaŭ ekstertempa epoko.

Lagrange sendube havas sian motivon por asigni la krimenketan taskon al tiel pala figuro kiel inspektoro Kramer. Tiu estas ne nur plumpe seninteresa ulo, sed krome li tiel pigre kaj fuŝe plenumas sian enketon, ke reala policisto pro tio nepre perdus sian postenon. Kompreneble, en la romano li finfine solvas la kazon, tamen ne per efika laboro, sed dank' al la ĉioscia aŭtoro. Nu, konata truko en krimromanoj ja estas igi la leganton senti sin pli sagaca ol la detektivo... Tamen, jen eble la ĉefa manko de ĉi romano: la intrigo disvolviĝas ne per interna logiko, sed per aŭtora interveno. Kramer okupiĝas nur pri ŝajne flankaj aferoj, neniom pri la okazinta "akcidento". Tio logikas nur al iu, kiu jam konas la solvon de la misteroj.

Kelkaj momentoj en la romano estas tre ekscitaj kaj atentokapte agoplenaj. Sed pliparte la verko kaptas la leganton per io alia - la trankvila, iomete griza kaj melankolia atmosfero, kaj per tre plaĉa stilo kaj tono de la verkisto. Kiel en La floroj de l' krepusko, ankaŭ en Surklifa Lagrange ŝatas iom prediki pri temoj flanke de la rakonto - ĉifoje ĉefe kontraŭ religio. En Surklifa li tamen taskis al tute konvena rolulo prezenti siajn ideojn - kripla maljunulo en trinkejo, kun la rolo de saĝa diranto de veroj en la verko. Se ne plaĉas tiuj predikoj, aŭ se ŝajnas mirige ke la ŝtata funkciulo Kramer havas tempon aŭskulti ilin, facilas foliumi unu-du paĝojn antaŭen.

Resume direblas, ke inter la Esperantaj krimromanoj Surklifa meritas grandan atenton kaj sufiĉe altan rangon.

Sten JOHANSSON