Tarokoj kaj epokoj de Christian Declerck

Sep jarojn mi laboris, verkante romanon. "Erotiko ĉiam vendiĝas" diris
al mi Torben Kehlet. Sed la afero estas iom pli komplika. Tarokoj kaj
epokoj estas aŭtobiografio - io tia, plus...

Plukite el la abundegaj kovropaĝaj informoj (dika libro evidente bezonas multajn klarigojn, pensis la aŭtoro), la supraj citaĵoj donas jam ekimpreson pri la romano. Tre pretendema, treege egocentra, pli ol tre elmontriĝema. La aŭtoro ŝajnas ne rimarki kiom malfeliĉa estis lia vivo, malgraŭ, aŭ ĝuste pro, la travivaĵoj kiuj ĝin spicis. Kompatema leganto povas nur esperi, ke  la fikcio okupas multe pli grandan lokon ol la realo, en tia moroza panoramo. Jen unu el la kaptiloj de (veraj aŭ falsaj) aŭtobiografioj: anstataŭ senpasie taksi la artan valoron de verko, oni inklinas trakti ĝin emocie, do senkritike: amikoj laŭdas, malamikoj ĝuas la malprudajn "riveladojn", kiel pruvon de la malalta moraleco de la verkinto...

Frukto de klera persono, kiu ne perdas okazon por elmontri sian klerecon, la libro tuj memorigas la (fi)faman La Litomiŝla tombejo: anstataŭ mortinta grafino, ĉi tie pli proze rolas lesbianino kaj du aliaj iom strangaj, sed fine pli "normalaj" virinoj, de kiuj la verkisto lasas sin domini. Kaj, samkiel en la litomiŝla fikcio, aludoj al la esperanta mondo klopodas alproksimigi la leganton, kapti lian simpation. Ĉi tie, temas foje pri la plej amuzaj partoj el la romano, cetere sufiĉe inkub-etosa. Ambicia provo lasi definitivan spuron en la esperanta beletro, la verko fine aspektas laboratorian eksperimenton: pro ĉiaspeca strebo al originaleco kaj perfekteco, la rezulto estas morne asepsa. Al ŝatantoj de psikanalizo ĝi povas aspekti kiel formovita, sufokita helpkrio. Tion probable la aŭtoro ne intencis.    

Heroldo de Esperanto  nro 11 (2058)  -  4-25- aŭgusto 2004

Perla Martinelli

Christian Declerck: Tarokoj kaj Epokoj. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2002. 655 paĝoj.

 

Reen al:

Tarokoj kaj Epokoj Christian Declerck Ĉefpaĝo originala literaturo