Invito gustumi

Spomenka Štimec: Tena. Hejmo en Mezeŭropo. 104 p. Pro Esperanto, Vieno 1996.

Elirpunkto de ĉi verko de Spomenka Štimec estas la morto kaj entombigo de ŝia avino Tena. Ĉirkaŭ tiu punkto la aŭtoro epizode, mozaike prezentas al ni erojn el la vivo de tiu avino, de la prageavoj, onkloj, praboonklinoj kaj aliaj parencoj, eĉ de si mem. El ĉiuj ĉi eroj ŝi teksas bildon pri la vivo dum kelkaj generacioj en vilaĝoj kaj urbetoj de "tiu peco de Mez-Eŭropo". Ĉar la vera ĉefrolanto de ĉi libro ne estas unuopa homo, kvankam la avino Tena reliefiĝas en la centro de la teksaĵo, sed la kultura grundo, la kutimoj, gustoj, odoroj de tiu neprecize difinebla parto de la mondo.

Tamen ĉeestas ne nur Mezeŭropo en la verko, sed ankaŭ la cetera mondo. Spomenka Štimec rilatigas la proprajn apartaĵojn al tiuj de aliuloj en maniero, kiu igas ŝin eble la plej aŭtente Esperanta el ĉiuj verkistoj.

En Japanio, foje, en la eta kuirejo de Krizantemo, sinjoro Osioka kuiris supon.

- Ĝi estas iom tro sala.

Mi proponis, nenion konjektante:

- Enmetu terpomon kaj lasu, ke ĝi bolu. Poste elprenu la terpomon. La terpomo forsuĉos la salon kaj ĝi estos elĵetita. [...]

- Kie vi lernis tion? [...]

- Mi lernis ĝin hejme, de la avino.

- Jen tio estas Eŭropo! - deklaris solene sinjoro Osioka. Tie, en Eŭropo, avinoj rakontas al siaj nepinoj pri tiaj aferoj. Ĉe ni oni silentas en la familio. (p. 94)

Spomenka Štimec famas pro la simpleco kaj senpereco de sia stilo. Sed tiu simpleco estas rezulto de ege altnivela artisma kreado, kaj certe tre konscie elektita. Ŝi havas fidon je la leganto, ke sufiĉas doni konkretan detalon, kaj la leganto uzos tiun por elvoki el siaj spertoj, el sia peceto de la mondo, el sia fantazio ĉiajn aldonajn sentojn. Kaj ŝi sendube konscias kaj akceptas, ke ĉiu leganto legos alian verkon. En sia rakonto, gravajn informojn ŝi sciigas per tre delikata mano:

Lekciis pri muziko ĉarma instruistino, kiu sentis sur sia bluzo la rigardon de la patro de Tena. Ŝi turnadis la paĝojn de notkajero kaj donis la takton per ŝuo, kiu kaŝis etan piedon.

- Fraŭlino instruistino ne plu venados. Vi ne devos plu sekvi la lecionojn. Vi sekvos ilin nur en la lernejo, - diris panjo Anna al Tena iun matenon.

Tena jubilis pro ĝojo. La pianludado ne estis ŝia plej ŝatata okupo. Ŝi eĉ ne memoris demandi kial ne plu estos lecionoj. (p. 35)

Kaj ŝiaj rimarkigoj fojfoje estas tiel reduktitaj, ke ili iĝas preskaŭ aforismoj:

Dormi estas iomete kiel morti. Sed oni revenas malrapide, unue la objektoj fariĝas realaj, poste ankaŭ pensoj kaj laste deprimiĝoj. (p. 27)

Grava temo en la verko estas la ĉirkaŭaj sociaj kaj politikaj ŝanĝiĝoj. La komenca kaj fina morto kaj entombigo de la avino okazas dummilite, dum daŭras la malkonstruado de la iama Jugoslavio. Temas pri milito, kiu disigas ne nur landon, sed familiojn, eĉ individuojn. La komentoj de Spomenka Štimec estas nelaŭtaj, tamen kelkfoje amare akraj: "Ĉe ni en Mez-Eŭropo oni tre lertas pri la malmuntado" (p. 87).

La plej restanta sento ĉe la legado de Tena tamen ne estas amaro, sed la granda homeca varmo, kun kiu la aŭtorino portretas homojn kaj priskribas mediojn kaj memorojn. Kelkaj el ŝiaj parencoj ŝajnas tre rimarkindaj personoj, tamen ne tio gravas. Ni ĉiuj havas amason da familiaj historioj, kiuj amuzas kaj kortuŝas la proksimulojn. Sed vivigi ilin al fremduloj, al legantoj en la tuta mondo, kaj igi tiujn senti ke ili ĉeestas en la mezeŭropa hejmo, inviti ilin gustumi la pladojn de avino Tena - jen la vere granda arto!

Sten Johansson

 

Reen al:

Tena Spomenka Štimec Ĉefpaĝo originala literaturo