Anekdotoj kaj preseraroj

Spomenka Štimec: Tilla. 179 p. Edistudio, Pisa 2002

La historion de sia propra familio Spomenka Štimec jam uzis kiel literaturan fonton en Tena kaj La Aŭstralia pupo. Nun ŝi turnis sin eksteren kaj verkis biografian romanon pri la germana aktorino Tilla Durieux, kiu longe vivis ekzile en Zagreb.

Spomenka Štimec evidente plenumis admirindan laboron serĉante biografiajn faktojn pri la vivo de Tilla kaj aliaj, kaj ŝi havas talenton jam delonge dokumentitan eniĝi en la menson de de persono mortinta aŭ vivanta por imagi, kio pelis ŝin, kion ŝi aspiris, pri kio ŝi revis. Kaj io tia ankaŭ necesas, por ke biografia romano ekvivu kaj ne fiksiĝu en la biografiaj faktoj aŭ forvaporiĝu en fantazion.

La komenco de la romano Tilla estas tre konvinka. Tilla kaj ŝia edzo fuĝis de la germanaj nazioj en Svislandon, sed post kelka tempo tiu "neŭtrala" lando rifuzas ilin, kaj ili en 1934 pli-malpli panike venas en Jugoslavion. En la unuaj ĉapitroj la aŭtorino trovis bonan sintezon el historiaj faktoj kaj fruktoj de la propra inspirita kreado. Oni rekonas ŝian stilon kaj grandan verkan talenton - precipe la kapablon asocii surbaze de objektoj. Pentraĵo, littuko, libro, foto, punto, porcelanaĵo ŝajnas komuniki al ŝi sian historion kaj la ĝojon kaj ĉagrenojn de homoj, kiuj iam posedis, admiris, tuŝis ilin.

Post trideko da paĝoj la rakonta fadeno tamen forlasas Zagrebon de 1934 kaj retroiras en la antaŭan historion de Tilla. Tio sendube estis necesa, sed ĉi tie bedaŭrinde la romano iel perdiĝas inter la fingroj de Spomenka. Ĝi fiksiĝas en la biografiaj informoj kaj liveras preskaŭ nur longegan vicon da anekdotoj, ĉefe pri famuloj kiujn Tilla sinsekve renkontas. Por literatura kreado la aŭtoro ĉi tie ne trovas spacon. Ŝi ja faras iujn provojn, ekzemple ŝi ial ekhavis la ideon interkruci la vivon de Tilla kun Esperanto, sed tiu ideo laŭ mia opinio fiaskas. Tro longe la verko restas nur biografia anekdotaro sen granda intereso.

Tiu sorto de la romano estas tre bedaŭrinda, ĉar la vivo de Tilla evidente estis ege drama. Efektive, ĉe la pinto de ŝia vivodramo, dum provo en 1941 eskapi por elmigri pluen al Usono, la ekscito kreskas kaj igas la paĝojn 125-138 tre atentokaptaj kaj tremigaj. Jen do sukcesa drama klimakso de la romano, kie meze de la germana atako al Jugoslavio la edzo de Tilla perdiĝas, estas kaptita kaj deportita al Germanio. Sed poste elĉerpiĝas la energio, kaj ni revenas kun Tilla al la anekdota raportado, nun jam refoje en Zagrebo. Kvankam ĉi tie la aŭtoro ja povas pli kolorigi la rakonton dank' al sia propra kono de la loko, tamen la verkado nur jen kaj jen ekvivas, ekzemple en ĉarma ĉapitro kie Tilla instruas arton al kelkaj studentoj. La lasta ĉapitro de la libro tamen estas bona, kaj en la fina alineo ni refoje gustumas la veran talenton de Spomenka Štimec:

La najbarino konservis la parfumboteleton de Tilla. Se oni dum suna tago flaras ĝin, nenio senteblas. Sed aŭtune, kiam la nebulo kovras la korton de Jurjevska kaj kolomboj kunsidiĝas por varmiĝi sur la breton de la ronda tegmenteja fenestro, iu malforta odoro leviĝas el la botelo. Tiel odoras la pasinteco. (p. 175)

Jes, kaj tiel odoras la verkado de Spomenka Štimec, kiam ĝi estas sukcesa. Sed en ĉi libro plej ofte forpuŝis tiun odoron tekstopartoj de la suba speco:

- La domo origine apartenis al la vicbanuso Jovan Živković, prestiĝa membro de la zagreba serba komunumo.

- Antaŭ ol ĝi estis konstruita, en tiu loko sian vinberejan domon havis fama loka poeto Ivan de Trnski kaj de tie li rigardis en la vesperajn nubojn. (p. 105-106)

En la Esperanta libroeldonado regas iom apartaj moroj, kaj la legantoj jam de ĉiam kutimas je diversaj fuŝetoj lingvaj kaj kompostaj. Edistudio - laŭ mia scio - ĝis nun tamen estis relative altnivela pri tiaj aferoj. Sed la verkon de Spomenka Štimec ŝajne iu volis tute saboti. La presita teksto aspektas kvazaŭ neniu ajn post la unua tajpado tralegus ĝin. Centoj da preseraroj inundis la paĝojn infektante ĉion. En sep sinsekvaj linioj sur paĝo 117 ni renkontas la sinjorojn Strossmayer, Strossmyer kaj Strosmmayer, kaj tiu kompatinda episkopo ankaŭ aliloke estas plurfoje mistraktata, same kiel multaj aliaj nomoj kaj vortoj. Kelkfoje oni cerbumas, ĉu temas pri preseraro aŭ nekonata vortformo. Kaj eĉ ĝis nun mi sincere ne sukcesis diveni, kio estas "sedefo" (p. 114), "teresa barilo" (p. 138) kaj "praŭlo" (p. 142 dufoje).

Ankaŭ lingvajn misojn oni tute ne forigis, sed restas bela sortimento de ĉiaspecaj eraroj kaj malglataĵoj. Ni ĉiuj eraras, sed tiel amase konservi la erarojn signifas kraĉi sur la aŭtoron kaj la legantojn! Troviĝas ekzemple troaj sufiksoj kiel en "ŝtoniĝiĝis" (p. 113), "poŝtistoficistojn" (p. 141), "konfuzigos" (p. 157), "malsananan" (p. 157) kaj "tajloristino" (p. 164 trifoje). Troviĝas misaj vortformoj kiel "aprikota" (p. 17, = abrikota), "friŝa" (p. 41, = freŝa aŭ friska), "neŭrotika" (p. 79, = neŭroza), "historismo" (p. 105, = historiismo), "tohuvaboheska" (p. 112, = tohuvabohueska), "uniĝi" (p. 113, = unuiĝi), "aproksimigo" (p. 114, = alproksimigo), "atentato" (p. 133, = atenco), "ofenzivo" (p. 136, = ofensivo), "gvaŝo" (p. 145, 156, = guaŝo), "policio" (p. 163, = polico) kaj fuŝitaj nomoj kiel "Dalila" (p. 46, = Delila), "Slezio" (p. 48, = Silezio), "Quin" (p. 143, = Qing) kaj aliaj. Por Budho ni jam havas tri nomformojn, sed tio ne sufiĉas, ĉi-libre aperas kvara varianto "Budhao" (p. 69, 156). Plue, oni trovas erarojn pri akuzativo: "La Ruĝan Helpon protektis la ŝrankajn bretojn" (p. 134), pri refleksivo: "ŝia edzo ne volis moviĝi el lia nova hejmo" (p. 99), "Fajna blanka bluzo por Zlata, aĉetita de sia unua postmilita berlina honorario" (p. 173) kaj pri nombro: "en tro larĝaj pantalonoj" (p. 139). Aperas troaj artikoloj: "Tiuj en la formo de la konko?" (p. 114), "En la kvadrata spegulo videblis la portreto de la sinjorino kun plumĉapelo" (p. 61, kie nek la spegulo, nek la portreto, nek la sinjorino estas antaŭe menciita, jam konata aŭ unusola en sia speco, do la rolo de tiuj tri artikoloj restas mistera). Kaj, por fini ĉi tedan litanion, videblas ankaŭ nacilingva influo: "starigis la demandon" (p. 11), "sur la koridoro" (p. 63) kaj "ne unu fojon mi iris sola al la prezentaĵo" (p. 13, kie duono de la legantoj supozos, ke ŝi neniam iris sola, dum la alia duono - la orienteŭropa - komprenos, ke ŝi ja plurfoje iris sola).

La romano Tilla ne atingas la artan nivelon de pli fruaj verkoj de Spomenka Štimec, kvankam ĝi ja estas parte interesa kaj sukcesa. Malgraŭ tio ĝi meritus seriozan eldonon, inkluzive de provlegado, korektado de mistajpoj kaj kompostaj fuŝoj, kaj lingva polurado. Tio ja ne solvus la strukturan problemon kiel navigi inter seka biografio kaj pura fantazio, kvazaŭ inter Skilo kaj Ĥaribdo, tamen tio donus decan veston al la ambicia laboro kaj verka talento de la aŭtoro.

Sten Johansson

 

Reen al:

Tilla Spomenka Štimec Ĉefpaĝo originala literaturo