Enketo pri krimromano

Kontakto 1991-92

Márta Dikman, Hungario/Kanado


Tiu toskana septembro. - Corrado Tavanti kaj István Ertl. — Budapest: Hungara Esperanto-Asocio. 1990. 138p. 21cm.

Mi diru tuj – ho kiel diri? – ke la libro ne tro plaĉas. La lingvaĵo estas nepre bonega. Sed en normala kazo ne la lingvaĵo estas ĉefa valoro de krimromano...

Kio koncernas la agadon: min ĝenegas la verkista maniero enkonduki amason da ververaj italoj, promenantaj sur stratoj kun ververe italaj nomoj (,,loka koloro”!), nur por aperigi solvon librofine sen tro da ligoj al ĉio antaŭa. Krome, mi apenaŭ kredas, ke fakulo kiel sinjoro Lamberti vortigus siajn dubojn, ja memkompreneblajn en lia laboro: ĉu estas vero, aŭ li volas elreligi min per la nebulaj punktoj en siaj respondoj?” Se la aĝo de la celata publiko superas 5 jarojn, liaj troklarigoj ne necesas.

La personoj estas tro simple bildigitaj: subuloj ĉiam gravigas sin, junuloj estas ventokapaj ktp. Jam tempo estas konfesi mian plej grandan problemon pri la libro: por mi ĝi estas tro ,,dekstrema”. Maldekstremajn gejunulojn ĝi prezentas kiel aron de senrespondeculoj kaj stultuloj.

Sed post tiom da malfavoraj opinioj mi malkaŝu, ke la libro kaŭzis al mi tre agrablan tagon...

 

 

Reen al:

Tiu Toskana septembro Corrado Tavanti István Ertl Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2