Amo de l’ prapatrinoj

Clelia Conterno Guglielminetti: Ho, tomboj de l’ prapatroj. 172p. 2015, Bad Bellingen. Edition Iltis.

Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984) estis grava Esperanta beletristo, kiu tamen ne publikigis tre multe. Ŝi titolis sian solan Esperantan poemaron Eta vivo (1959), eble pro troa modesteco, ĉar unu el ŝiaj veraj talentoj estis konkretigi, kiel la “ega vivo” en formo de milito, politiko, ekonomio kaj religio stampas la “etan vivon” de ordinaraj homoj. Vidu tion ekzemple en ŝia bonega poemo Marto 1945.

Alia grava temo en ŝia vivo kaj beletra kreado estis la lukto por havi infanon, kiu estas temo ankaŭ en ŝia itallingva romano Bambino mio tanto atteso poste esperantigita de Roger Bernard kiel Unu tago post la alia.

El Esperanta prozo du ŝiaj noveloj aperis en Trezoro, kaj unu el ili ankaŭ en 33 rakontoj. Tiuj noveloj estas leĝeraj humuraĵoj, tamen tre lerte verkitaj.

En 2015, tri jardekojn post ŝia morto, la eldonejo Iltis publikigis ŝian romanon Ho, tomboj de l’ prapatroj. En ĝi aperas kelkaj temoj de ŝia poezio, kiel la morto de infano, la graveco de familiaj rilatoj inter generacioj, kaj la rilato inter “eta” kaj “ega vivo”.

Kie ĉi tiu manuskripto kaŝiĝis dum triona jarcento, kaj kial, ne estas klarigite en la libro. Entute ĝi enhavas neniun informon pri la aŭtoro, nek pri ŝia verko. Jen stranga neglekto, se ne diri eĉ pli.

Antaŭparolo (de la aŭtoro) komenciĝas per la vortoj: Jen romano romantika por bonmoraj knabinoj. Tio estas alia ekzemplo de troa modesteco – ĉu sincera, ĉu ŝajnigita. Fakte ĉi tiu verko estas romano plenvalora, riĉa, psikologie kaj historie realisma, por legantoj de ĉiaj moroj, aĝoj kaj seksoj.

La titolo de la romano povus same bone esti Ho, mono de l’ prapatroj – ho, amo de l’ prapatrinoj. En ĝi ja aperas kelkaj vizitoj al tomboj, sed ĝia ĉefa temo estas la vivofluo, la prospero kaj malprospero familia, ama, ekonomia kaj morala (en vasta senco) de kelkaj norditalaj (Piemontaj) familioj boe interligitaj tra kvin generacioj. Librokomence aperas genealogia arbo pri la rolantoj, kio estas utila helpo. Tamen la ĉefaj protagonistoj ne estas pli multaj, ol kiom mi povis teni en la memoro dumlege.

Elirpunkto de la romano estas epizodo, kiam la mio, ŝia fratino kaj kuzo, kiel infanoj aŭ adoleskuloj, trovas konservitajn amleterojn de siaj prageavoj. Tio okazas iam fine de la jaroj 1920-aj. Surbaze de tiuj leteroj sekrete laŭtlegataj inter tri infanoj en subtegmento, ili rekonstruas komplikan amhistorion de tiuj parencoj jam delonge mortintaj, historion okazantan en la jaroj ĉirkaŭ 1860, kiu konstituas la ĉefintrigon de la verko. Poste aldoniĝas ankoraŭ du amhistorioj de aliaj parencoj, la avino de la infanoj kaj iu prapraonklino, se mi ĝuste laŭgrimpis la branĉojn de la familia arbo.

La ĉefaj tempo-tavoloj de la verko do estas epokoj de gravaj sociaj ŝanĝoj en Italio – la tempo de ribeloj, sendependiĝo, unuiĝo kaj proklamo de Italia ŝtato, kaj la frua tempo de faŝista regado. La unuan el tiuj oni sufiĉe klare rimarkas en la rakonto, kaj ĝi eĉ influas la disvolviĝon de la vivoj, precipe tiu de la praavo. La dua – la faŝista regado – ne estas rimarkata, eble ĉar temas pri rakonto el infana kaj junula vidpunkto.

Escepte aperas ankaŭ momentoj el pli postaj tempoj en la vivo de la rakontanta mio (kiu restas sennoma), kiel la 1950-aj jaroj kaj iu nepreciza tempo ĉirkaŭ 1980, kiam ŝi skribas la rakonton, aŭ alivorte, kiam la aŭtoro supozeble verkis la romanon.

Evidente gravis al la aŭtoro prezenti la medion, la epokon, la morojn de la ĉefa rakonto per konkretaj detaloj konvinkaj, ĝustaj, realismaj, plenaj je sensimpresoj. La hejmoj, la urbaj stratoj, la vestaĵoj de homoj aperas klare:

Tiu ĉi domo estis en la urba centro, en kvieta strato; du granitaj strioj por la radoj de la veturiloj laŭiris ĝin, tranĉante nete la ŝtonumitan ŝoseon, kaj inter la ŝtonoj kreskis tie kaj tie kelkaj herbaj tufoj. (p.11)

La pordoj aŭ fenestroj de la ĉambroj malfermiĝis al longa balkono, kaj interne ĉiuj ĉambroj interkomunikis, ĝis la granda, fulga kuirejo, kie tronis granda nigra kuir-forno, kun dikaj latunaj ornamoj kaj latuna stango, de kiu pendis hokoj kaj hejtiloj kaj fornaj feroj. (p. 12)

Ne necesis speciala tualeto; kun kelkaj lertaj aranĝoj, la pasint-jara vesper-vesto el lazura muara silko bone taŭgis. (p. 31)

Sed ankaŭ pli senepokaj aferoj kiel la naturo kaj la vetero senteblas intense:

De la sonorilejo de Sankta Gaudenzio, tute proksima, pluvis la festa sonorado, tra la neĝa nebulo de la januara mateno. (p. 21)

Ankaŭ la dialogoj estas viglaj kaj sufiĉe realismaj, precipe tiuj inter la leterlegantaj infanoj:

– Kia speco de homoj! Kion ili havis, akvon en la vejnoj?
– Eble estis pli poezie tiam –, diris mi, reveme. – Eble estas ni, kiuj detruis la romantismon.
Kaj la realisma Luisa:
– Plej bone estis, se ili sen tiom da ceremonioj estus komencintaj per kuna dancado, tiuj du. Ĉu ili ne venis tien ĝuste por tio?
(p. 32-33)

Ofte ripetata temo estas la rilato inter mono kaj amo, aŭ pli ĝuste la graveco de mono por geedziĝo. La tuto okazas en burĝaj familioj, sed tio ne signifas, ke ĉiuj ĉiam havas sufiĉe da mono por geedziĝi. Ekonomiaj interesoj aŭ ŝuldoj plurfoje ekskludas deziratan fianĉiĝon. La samo iufoje validas pri politika malsameco kaj kariera strategio. Do, se temas pri romantiko, ĝi estas romantiko luktanta kontraŭ tre fortikaj baroj.

Ankaŭ la religio kelkfoje enmiksiĝas, kun ekleziuloj en surprize pozitiva rolo. Ili ne emas malhelpi nek prokrasti geedziĝon de geamantoj, sendube ĉar tio povus inspiri al eksteredzecaj pekoj.

Laŭ mia opinio Clelia Conterno Guglielminetti elektis tre bonan manieron rakonti sian intrigon. Kiam la amplektaĵoj kaj obstakloj riskas iĝi tro longaj, interrompas ilin naivaj kaj senpaciencaj komentoj de la leterlegantaj infanoj. Intertempe ili ankaŭ pridemandas sian avinon, la filinon de la unua amduopo, kaj enplektas memorojn pri aliaj maljunaj parencoj. Entute la eventoĉeno fluas tre bone, kaj pro la multaj obstakloj estiĝas vera suspenso. Mi kunsentis tre intense kun la protagonistoj, ĝojis kiam ili sukcesas sekrete korespondi, kaj malĝojis kiam ilia amo ŝajnas definitive barita.

Mi trovas la stilon de la romano tre sukcesa. Baze temas pri klara rakontado efika kaj epika. En la tempo-tavolo de la infanoj la stilo estas simpla, belritma, moderna:

Denove silento, dum Aldo turnis la foliojn singardeme.
Ni travivis la romanon de niaj praavoj kun pli da intereso ol ni kredintus.
(p. 62)

En la rakonto pri la 1860-aj jaroj la aŭtoro ofte uzas frazojn longajn, sinuajn tamen belegajn, kiuj kaŭzas, ke la legado iom malakceliĝas, kio ne estas malavantaĝo, ĉar per pli trankvila legoritmo kaj kontemplante la multajn konkretajn detalojn, oni havas ŝancon vere eniĝi en la tempon kaj medion:

Kaj jam en la posttag-mezo, dum Torino deprenis for el si kiel spongo la mil ĉaretojn tiratajn de muloj kaj de ĉevaloj, irantajn al la ĉirkaŭurbaj vilaĝoj sur la bordoj de la rivero Po, kiuj, sub daŭra ŝvebo-svingiĝo de blankaj tolaĵoj sekiĝantaj, deklivis en la akvon (tiam puran, verdan pro la reflektiĝantaj arboj, tia ke ni, hodiaŭ, eĉ imagi ne povas), la du kuzinoj komencis gladi, svingante laŭvice, kvazaŭ incensilon, la grandan gladilon kiu malfermiĝis, kiel buŝego timige dent-hava, por engluti braĝon. (p. 91)

Ĝenerale la lingvaĵo do estas tre bona, riĉa sed natura kaj klasika Esperanto. Jen kaj jen tamen aperas vortformoj aŭ vortelektoj, kiujn eblus diskuti. Kelkaj ekzemploj de tio estas faden-sukero (p. 27) = sukervato (NPIV), ĉaperono (p. 32) = ŝaperonoduenjo (NPIV), neĝo-pilko (p. 92) = neĝbulo. Alia maloftaĵo tamen plaĉis al mi: betlehemo (p. 93) anstataŭ kripo 2 (NPIV).

Iuloke aperas ĝi, kie pli konvenus tio:

– Vi ne estas el Torino, ĉu?
– Ne...
– Oni ĝin vidas. Mi volas diri, oni ĝin aŭdas: pro la elparolo.
(p. 94).

Kaj iom surprize aperas unufoje uzo de ĝis en konfuza maniero: ĝis kiam mi ne troviĝos (p. 46) = ĝis mi troviĝosdum mi ne troviĝos.

Laŭ kelkaj detaloj eblas dedukti italan influon al la Esperanto de Clelia Conterno Guglielminetti. Ekzemple ŝi kelkfoje uzas filoj kaj avoj en la senco gefiloj kaj geavoj (p. 43, 48 k.a.). Ŝi iufoje uzas fermi (p. 67) en la senco ŝlosi, ĉar la itala chiudere uziĝas ambaŭsence. Kaj kelkfoje aperas esprimoj kiel la patro de li (p. 62) anstataŭ pli kutima lia patro. La klarigo de tio sendube estas, ke itale lia kaj ŝia egalas, kaj pro tio italoj iufoje precizigas per de lide ŝi, kiuj itale ne egalas.

La eldonistoj Irmi kaj Reinhard Haupenthal metis sian ŝiboletan stampon sur la teksto, tro-spicante ĝin ĉiu-paĝe per super-abundo da divid-streketoj. Nu, post kelkaj paĝoj mi pli-malpli alkutimiĝis al tiu stulta manio, sed esceptokaze tiuj aldonoj (kiuj ne aperas en la noveloj de Clelia Conterno Guglielminetti) ŝajnas iel korupti la sencon. Kortuŝaĵoj ne timigus min, sed kor-tuŝaĵoj (p. 7) ial aspektas pli kirurgie. Kaj kutime aferoj okazas en posttagmezo, sed posttag-mezo (p. 10) ŝajnas esti la mezo de iu mistera posttago.

Se la ge-Haŭpentaloj volus plibonigi la tekston, ili povus prefere fari tion per korektlegado kaj posta forigado de cento da tajperaroj. Plej ofte tiuj nur ĝenetas, kaj mi ne intencas recenzi haŭpentale, do per listo de cent eraroj, sed en tri okazoj aperas Maria anstataŭ Marta (p. 112, 113, 115), kaj ĉar ambaŭ tiuj nomoj reprezentas gravajn sinjorinojn en la romano, rezultas parenca kaoso pli mistera ol necese.

Fine, lingva apartaĵo, kiun mi ne scias ĉu atribui al la aŭtoro aŭ al la eldonintoj, estas la sistema disdividado de nombraj vortoj kun dek kaj cent: du cent tri dek kvar anstataŭ la normala ducent tridek kvar.

Sten Johansson

 

Reen al:

Ho, tomboj de l’ prapatroj Clelia Conterno Guglielminetti Ĉefpaĝo originala literaturo