Valoras la penon

Marco Picasso: La tunelo. Kooperativo de Literatura Foiro. La Chaux-de-Fonds 1998.

Laŭ mia scio La tunelo estas la sola beletra verko de Marco Picasso. Tio estas certagrade surpriza, ĉar ĝi estas romano konscie kaj lerte konstruita. Ĝi havas unu ĉefan protagoniston, la geologon Bruno, kaj unu duarangan, la ĵurnaliston Magda. Dum granda parto de la romano ni sekvas tiun duopon per alternaj ĉapitroj, kvankam tiuj pri Bruno pli multas kaj gravas.

La romano temas pri projektado kaj ekkonstruado de tunelo por aŭtoŝoseo tra Alpoj, pri dubo geologia rilate la sekurecon de tiu tunelo kaj pri diversaj agoj de medioprotektantoj por malhelpi la konstruadon. Krome enplektiĝas amafero, aŭ eble pli trafe estus diri: la romano temas pri amafero kun la tunelprojekto kiel fono. Laŭ mi, ĉi tio estas sukcesa skeleto de interesa romano.

Ĉar la amafero okazas inter duopo kiu jam estas geedzoj – tamen ne unu de la alia – nature aperas demandoj pri sekreteco, kaj ankaŭ morala dilemo, almenaŭ ĉe unu el la geamantoj. Iel strange, la morala problemo ŝajnas ne tiom ligita al la edzeco aŭ al lojaleco al la familio, kvankam ambaŭ geamantoj jam havas infanojn. Precipe la edzino kaj infanoj de Bruno tre nebulas, kaj ŝajnas ne interveni en lian vivon. Anstataŭe temas ĉe Bruno pri ia strebado al monogamio, eble neatendita ĉe homo kun eksteredzeca amafero, tamen psikologie ja tute kredinda.

Nekutiman kaj bonan efikon faras la priskriboj pri tunelaj kaj geologiaj aferoj, kiuj al laiko impresas fake lertaj. Ili aperas je konvene modera kvanto, sed proksime al la fino ili kulminas per proksimume kvinpaĝa disvolvo de tunela akcidento. Malofte oni trovas simile realisman scenon en la Esperanta literaturo.

Kvankam evidente la rakonto okazas en Italio, kaj la tunelo celas trabori Alpojn ĉe la limo de Francio, tamen tiuj landnomoj ne aperas en la libro, nek nomoj de urboj. Tio donas ian nebulan trajton, kiu male tre oftas en la Esperanta literaturo, sed kiun mi persone ne tre aprezas. Ial la aŭtoro decidis, ke la du geamantoj estu esperantistoj, tamen Esperanto tre malmulte rolas en la verko.

La etoso de la tempo – komenco de la 1970aj jaroj – estas sufiĉe klare flarebla, almenaŭ al tiu, kiu mem travivis la epokon. Ankaŭ iom da tipaj trajtoj de la Italia socio sendube legeblas, kvankam ne eksplicite.

Kio ne tute plaĉas al mi en ĉi romano, estas emo de la aŭtoro analizi, rakonti kaj klarigi pli multe ol prezenti, okazigi kaj scenigi. La malsaman sintenon de la duopo rilate la amrilaton, ekzemple, li priskribas en la kvin paĝoj 142-146 per frazoj ĝenerale konkludaj kaj analizaj. Al mi pli multe plaĉas konkretaj okazaĵoj, kie mi mem povas dedukti kaj kompreni, kion sentas la protagonistoj. Ankaŭ tiaj partoj ja troviĝas en la teksto, sed enplektitaj en tro da aŭtora klarigado.

La lastaj tri paĝoj aludas eblan finon, kiu ŝajnas al mi iom tro simpla solvo de la demando, kiel fini romanon. Tio tamen estas demando de gusto, kaj ne eblas paroli pri malsukcesa fino.

La stilo kaj lingvaĵo ĝenerale estas sufiĉe plaĉaj. Librofine la aŭtoro dankas al "geamikoj el Budapeŝto, Bureso kaj Milano" pro lingva kaj stila korektado. Nu, kiel ofte okazas en Esperantaj libroj, la reviziantoj dumlabore laciĝis. Komence pli-malpli mankas lingvaj malglataĵoj, sed en la dua duono, precipe post cent dek paĝoj, ili plioftiĝas. Fine oni pretervidis eĉ kelkajn simplajn mankojn de akuzativo.

Dume ankaŭ la stilo en formo de frazaranĝo kaj alio ŝanĝiĝas. Komence ĝi estas iom precioza, kun longaj frazoj, elipsoj, enŝovitaj esprimoj kaj subpropozicioj, kvazaŭ la aŭtoro (aŭ la reviziantoj) volus pavi per aparte literatura stilo en ia latinida tradicio. Sed iom post iom tiu stilo iĝas pli simpla, la frazoj iomete mallongiĝas. Tion mi persone aplaŭdas, kvankam denove la vera kaŭzo eble estas dumlabora laciĝo!

La tunelo ŝajne ne vekis grandan bruon inter legantaj esperantistoj. Domaĝe, ĉar legi ĝin absolute valoras la penon.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La tunelo Marco Picasso Ĉefpaĝo originala literaturo