Hans Weinhengst: Tur-strato 4

WEINHENGST, Hans ; Tur-strato 4 ; romano ; 1934 ; 174 p. ; Budapest ; Literatura Mondo

En 2017 aperis germana traduko: Turmstrasse 4, Atelier, 2017.

Legu recenzon de Sten Johansson: Peza sed leginda unikaĵo

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1935: Tur-strato 4

Legu recenzon de "Revilo" el The British Esperantist 1934: Tur-strato 4

Legu recenzon de Robo (Reginald Banham) el La Suda Kruco 1934:
Tur-strato 4

"Profunda realismo, objektiva rakontmaniero pri la sorto de la falintoj de l' vivo, montro de materiala kaj anima mizero. Flua facila lingvo." /Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 544.

"Rakonto pri la vivo de malriĉa familio en laborista kvartalo de Vieno. La rakonto estas tute malgaja. Ĝi ne plaĉas en la ordinara senco de l' vorto sed ĝi estas tamen bona libro. La aŭtoro volas montri al li kia estas la vivo en la mallumaj anguloj de nia socio. Sed la aŭtoro ne proponas sian solvon de la problemo pro tio, la libro donas impreson de plena rezigno, malkuraĝo. Tamen ĝi estas vere serioze verkita kaj havas celon kaj sencon. La stilo estas bona." /Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

"La romano lokiĝas inter plej senesperaj loĝantoj de indiferenta grandurbo [...]

La romano mem sekvas la vivojn de ĉefe kvar el tiuj multnombraj svarmantaj homoj, pentrante la malfacilegojn de ilia vivo kaj la neeblecon iel eskapi el ĝi. [...]

Tute ne legaĵo gaja. Sed la vivo tiam - kaj eble ankaŭ nun - ne estis gaja, kaj la aŭtoro prave volis atentigi nin pri la vivo, kiel ĝi sin prezentis al li, kaj kiel ĝi vekis lian indigniĝon."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Hans Weinhengst - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj