Plezura sed ŝtopita

Johan Hammond Rosbach: Unumane. 126 p. Esperantoforlaget, Gjøvik 1991.

El la mano de Johan Hammond Rosbach aperis du romanoj kaj sep novelaroj - ĝis nun, mi eble aldonu, ĉar en sia okdekdua jaro li ŝajne plu verkas. Tiuj naŭ verkoj aperis en pli ol duona jarcento. Lia unua romano, Fianĉo de l' sorto, temis pri junulo kun samnoma kuzo kaj aro da fianĉinoj (samtempaj). En la dua romano, Unumane, troviĝas kelkaj aludoj al tiu antaŭa verko. Pri kio ĝi temas, tamen ne facilas diri. La verkaro de Rosbach ofte havas anekdotecan karakteron, kaj tio validas precipe pri ĉi tiu verko.

Laŭ enkonduko rolas en la verko kvar homoj kun handikapoj, unu virino kaj tri viroj. Mi devas konfesi, ke la handikapojn mi plejparte ne rimarkis, kaj ke la aludita kvaropo por mi dronis en aro da aliaj rolantoj. Do, jen mia priskribo:

La 120-paĝa romano okazas sur la dana insulo Bornholmo, en Kopenhago, ie en Norvegia kamparo, en germanaj Bremeno kaj (fikcia) Blauenburg, en Florenco (ĉi-verke nomata Firenco), en Ateno, Pireo kaj Korinto - krom enrakontaj ekskursoj al iu azia dezerto. En tiuj lokoj ni renkontas kaj certagrade ekkonas danan ĵurnalistinon Benedikte, ŝian fiŝistan patron Diktus, maljunulon Daniel, riĉan senorelan ekzilruson Aleksander, desegniston Albert, kelnerinon Bodil, du melopsitakojn Cezaro kaj Kleopatra, norvegan eksnazian violoniston Koll, stultulinon Petra, murdinton Vamork, germanan junulon Helmut, liajn militkriman patron August kaj ameman onklinon Ursula, italan artiston-pianiston Luigi, forĝiston Serge, riĉulinon Elisabetta kaj ŝian filinon Beatrice, krom kelkaj flankaj personoj. La romano konsistas el kvin ĉefaj partoj, kiuj siavice disfalas en aron da scenetoj. Ĉiu ĉefparto havas malsamajn protagonistojn, tamen jen kaj jen ili renkontiĝas hazarde, kaj fine preskaŭ ĉiuj fadenoj renkontiĝas. La romankonstruo estas zorge farita, la scenetoj plej ofte kaptas mian atenton, tamen necesas diri, ke la aŭtoro eble bezonus almenaŭ trioblan spacon por tiel abunda materialo - aŭ male iom sarki inter siaj ideoj por elstarigi tion, kio vere gravas. Ĉar finfine - pri kio temas ĉi verko? Mi ne sukcesis trovi ĝian kernon.

Malgraŭ tiuj mankoj, mi legis la verkon kun granda ĝuo. Iasence, eĉ kun ĝiaj mankoj, mi trovas ĉi mozaikan romanon eble la plej interesa kaj plaĉa verko de Rosbach. Preskaŭ ĉiupaĝe li prezentas fascinajn, originalajn kaj malbanalajn bildojn, metaforojn, asociadojn. Malgraŭ la amaso da rolantoj, li sukcesas doni al pluraj el ili veran individuecon kaj realisman karakteron. Ankaŭ la multaj lokoj estas vive prezentitaj, kaj oni vere sentas sin ĉeesti surloke, kvankam en pluraj okazoj la medioj aperas iomete kvazaŭ el turista perspektivo.

La dialogoj parte aperas tre fluaj, naturaj kaj simplaj. Tamen en pluraj okazoj, tiuj naturaj dialogoj evoluas en monologetojn ne same naturajn, kiuj impresas kiel prelegetoj patosaj kaj iomete tedaj. Kiel ĉiam en la verkoj de Rosbach ni ricevas aron da informoj kaj anekdotoj el la klasikaj kulturoj helena kaj romia. Kelkfoje interese, sed ofte ĝene el vidpunkto de la rakonto kaj eventoj.

Se la unuopaj homoj ŝajnas individuecaj kaj realismaj, tamen la interpersonaj rilatoj estas tute malrealismaj. La aŭtoro ne sukcesas vere scenigi la evoluon de interrilatoj, ne kredigas al mi la enamiĝojn, amon, malamon, kaj eĉ la simplaj amikecoj ŝajnas hazardaj, senklarigaj. La homaj emocioj ne sentiĝas sur la paĝoj de ĉi libro, ili ŝajnas nur intelekta ludo aŭ logika rezonado de la rolantoj. Entute la homoj multe komentas, analizas kaj rezonadas pri sia situacio, siaj agoj kaj sentoj.

Nu, eble la aŭtoro certagrade konscias pri ĉi tio. Ĉiel ajn, li igas unu el siaj figuroj demandi sin: "Kial ne pensi iom romantike-reve-simbole-provoke? La mondo mem estas ja tro realisma" (p. 99). Kiel en multaj Esperantaj verkoj mankas ĉefe konfliktoj. Ŝajne esperantistoj volas kredi, ke ne konflikto sed harmonio pelas la mondon kaj homaron antaŭen.

La stilo de Rosbach estas simpla, flua kaj plaĉa. En ĉi verko ĝi impresas iomete pli riĉa ol en kelkaj el liaj novelaroj. Aperas tamen kelkaj lingvaj detaloj kritikeblaj aŭ diskuteblaj. Ekzemple oni trovas kelkajn misojn pri verba signifo kaj karaktero: "elektra kurento (...) forbrulis de mi la hararon" (p. 26) kaj "speciale regalataj manĝoj" (p. 38), kelkfojan misuzon de "ne bezoni" por ne devi (p. 39, 65) kaj areton da nekutimaj vortformoj: "undulato" (p. 46, = melopsitako, papageto), "fertila" (p. 81, = fekunda, malsterila) kaj "Firenco" (p. 85 k.a., = Florenco). La aŭtoro krome preferas formojn kiel "rezultato" anstataŭ rezulto kaj "kompozicio" (p. 92) anstataŭ komponaĵo.

Do, eble ĉi verko celas esti romantike simbola provoko al la tro realisma realo. Kiel tia, ĝi ja legiĝas kun plezuro. Sed, finfine, pri kio ĝi esence temas, kaj kial ŝtopi ĝin per tiom da lokoj kaj personoj? Kaj kial tiagrade eviti konfliktojn?

Sten Johansson

 

Reen al:

Unumane Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo