Norbert Bartelmes: Vartejoj

BARTELMES, Norbert ; Vartejoj ; 129p ; romano ; 1938; Paris ; SAT

"En la unua parto ni trovas s-ron Hardon, kiu havas privatan klubon por junaj knabetoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo en lia domo, sed kiujn li ankaŭ invitas tien aŭ al la naĝejo unuope. Ekster lia domo, laŭ la reguloj de la klubo, la knabetoj ne rajtas rekoni aŭ agnoski unu la alian. Hardo speciale ŝatas ekzerciĝi aŭ naĝi kun la knabetoj kiam ili estas nudaj. Li uzas unu el la knaboj, Andreon, kiel spionon.

Ne mirinde, iam falas en la manojn de la polico ne nur Hardo, sed ankaŭ Andreo. La juĝistoj malkondamnas tamen Hardon, pro manko de pruvoj, sed la knabon oni sendas al "vartejo por junaj krimuloj", kiel tion esprimas sarkasme la aŭtoro. Tiu punlernejo estas priskribata, kaj montriĝas (kaj tio estas vivreala) terurejo por eta knabo kiel Andreo. [...]

Andreo fine sukcesas eskapi el tiu tre malbona institucio. Oni devas diri, ke la temo estas inda, kaj la aŭtoro traktas ĝin tre verece kaj ne sensacie."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Norbert Bartelmes - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj