TTT-ejo de UEA

Pedante sed flue

La juna profesoro en La vidvino kaj la profesoro de Ronald Cecil Gates havas urĝajn tagojn. Li devas ne nur solvi misteron eble kriman, proponi enkondukon de aldonvalora imposto en Aŭstralio, krozi inter du amemaj virinoj kvazaŭ inter Skilo kaj Ĥaribdo, sed krome tra la tuta romano provadi verki favoran recenzon pri malbona libro!

La grava kaj granda merito de ĉi krim- kaj amromano estas ĝia simpla sed lerte elpensita intrigo, kiu de trankvila, idilia komenco malrapide akceliĝas al vere ekcita fino. Dume la profesoro okupas nin per diversioj kiel evitado de virinoj kaj prelegado pri ekonomiko.

La rakonta tekniko kaj lingvaĵo de Gates estas simpla, neeleganta, foje karikature naiva. Tamen la rakonto fluas glate, kaj li sufiĉe prudentas por ne transsalti la obstinajn barojn, kiujn starigas lia tekniko. Li adaptas la verkadon al sia kapablo, kaj tia modesteco tro raras en la esperanta literaturo. Sian profesoron li prezentas kiel sufiĉe sekan formalulon, kaj ne tre gravas, ĉu tiu karaktero estas intenca aŭ ne.

Eblas eĉ trovi la rakonton amuza, se la leganto mem alportas bonan humuron. Ekzemple, fojfoje komikas la manio de Gates ĉion trakti kun sama emfazo kaj pedante kiel kontisto raporti la plej sensignifajn detalojn.

Oni prefere ne tro proksime ekzamenu ideojn esprimitajn en la romano. Ekonomika liberalismo estas reala, politiko nereala. Maldekstruloj estas krudaj stultuloj. Vera virino estu malforta; iniciatema virino estas vampiro. Nu, ni lasu tion, prefere legu kaj distriĝu de ĉi flua rakonto.

Sten Johansson

Ronald Cecil Gates: La vidvino kaj la profesoro, IEMW, Vieno 1997, 132 paĝoj, ISBN 3-901752-06-4.

 

Reen al:

La vidvino kaj la profesoro R.C. Gates Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo