Ekscita distraĵo

István Nemere: Vizito sur la Teron. 168 p. Impeto, Moskvo 2001.

La titolo de ĉi tiu romano de Nemere rakontas precize ĝian intrigon. Iu aŭ io surteriĝas, pasigas kelkajn tagojn sur nia planedo, kaj poste forlasas ĝin. Punkto, amen. Temas do pri verko scienc-fikcia, kaj oni povus aldoni, ke ĝi enhavas ankaŭ erojn el fantasto, kiel telepation, kaj el socikritika krimromanarto, kiel intrigeman kaj krimeman policon. Fakte ĝi plenplenas de ŝablonoj el tiuj ĝenroj, kaj unu el malmultaj vere originalaj eroj estas la detalo, ke la vizitanto kvazaŭ "petveture" alvenas kaj foriras.

La vera misio de tiu vizitanto - nomata majuskle "Ĝi" - estas simpla, sed la kondiĉoj surtere igas nenecese plenumi ĝin. La restado do iĝas relative sencela, kaj ĝi - pardonu, Ĝi - krom kelkaj senintencaj fuŝoj, kiel mortigi hundon kaj homon, nur kolektas iom da informoj pri nia mondo kaj ties loĝantoj. Krome, la vizitanto estas ĉiel supera, perfekta, nevundebla, netuŝebla kiel la Fundamento, kaj same seninteresa. Malgraŭ tio, Nemere kreis ĉirkaŭ ĝi tre ekscitan rakonton kun ĉasado kaj pafado kiel en normala Holivudaĵo.

Ĉi aŭtoro laŭdire verkis preskaŭ tricenton da libroj en la hungara kaj dudekon en Esperanto, kaj liaj hungaraj verkoj laŭdire konsumiĝas en milionoj da ekzempleroj. Tio ne eblus, se li ne scius kiel kapti la atenton de la legantoj. Kaj ĉi-verke li faras tion per simplaj sed efikaj rimedoj. Aperas kelkaj homoj kun trajtoj, kiuj ebligas al ni identiĝi kun ili. Ekĝermas amo inter duopo antaŭe iom seniluzia. Rolas konflikto inter senkapabla sed potencavida estro kaj lia lerta kaj honesta subulo. Sed unue kaj laste gravas la ĉasado, persekutado, aŭ - kiel diras Nemere - "pelado". Ĉion ĉi Nemere prezentas per tre lerta rakonta tekniko. Aro da paralelaj evento-ĉenoj intermitas laŭ ritmo trankvila en la komenca parto de la romano, sed pli kaj pli rapide kiam ni venas en pli krizajn etapojn de la intrigo.

Kiel ofte ĉe Nemere, la mediopriskriboj kaj personaj prezentoj estas koncizaj, efikaj. Gravas ĉefe la agado. Nur iuloke, kiam estas bezono iom ripozigi la menson, li enŝovas iom da sensimpresoj el naturo kaj urba medio. Jen profesiulo kiu konas la bazajn trukojn de sia metio.

Estas granda feliĉo, ke ĉi romano legiĝas rapide, kaj ke la ekscita evento-ĉeno kaptas la atenton de la leganto ĝis la lasta paĝo. Ĉar se oni donus al si tempon vere pensi pri la detaloj de la intrigo, ĝi riskus disfali en nekredindon. En la turista ĉemara urbeto Vallen okazas unu murdo. Pro tiu la polico "fermas la urbon" kaj komencas grandskalan serĉadon gvidatan de la ministro pri internaj aferoj. Ankaŭ en mia urbo de temp' al tempo iu murdas iun, sed ĝis nun ne okazas same ĉi-loke. Nu, ni scias ja, ke Nemere tre ŝatas urbojn "fermitajn" (=enfermitajn, ĉirkaŭbaritajn). Kaj kompreneble liaj policestroj estas stultuloj, kiuj ne komprenas tion, kio evidentas, kaj kion jam delonge scias la leganto. Ĉi-verke la polico estas ne nur stulta, sed eĉ obstine kretena, surd-muta kaj blinda. Eble la verkisto iomete troigis, kiam la polico ĉirkaŭas per eta armeo ĝardenan baseneton, pro tio ke knabineto aŭdis plaŭdadon en ĝi.

Ankaŭ obstina rifuzo lerni ion de siaj malsukcesoj karakterizas la ĉi-romanan policon. Bone, alie ĝi rapide rimarkus tion, kion la leganto tuj komprenas: ke tute vanas batali kontraŭ ĉi vizitanto sur la Teron.

En ĉi-ĝenra verko necesas iom da pseŭdo-scienco kaj pseŭdo-filozofio. Tiu povas esti pli aŭ malpli lerte tajlita. Kompreneble, por verki 300 librojn antaŭ ol emeritiĝi, necesas lerto, sed ne zorgemo. Zorgemo rabus tro da tempo. Al la pseŭdoscienco de Vizito sur la Teron apartenas frazoj kiel "La atomoj de hidrogeno sen elektronoj kiel kationoj traiĝas al la oksigena spaco" (p. 155). Al la pseŭdofilozofio apartenas la jena stultaĵo, kiun jam Arkimedo povintus frakasi: "Ĝia ekzisto kaj moviĝo ampleksis tiomajn tempojn kaj spacojn, kiujn oni povis mezuri per neniu vorto" (p. 63). Al ambaŭ kategorioj apartenas eble la jena specimeno:

Nun li komprenis, kiel multe da kunligoj ekzistas inter la Kosmo kaj la Tero. Tiuj ĉi du mondoj verdire ne estas du, sed unu, kaj ili konstante kunligiĝas, jam miliardon da jaroj, eĉ por sekundo ne disŝiriĝis tiuj fadenoj. Per duonfermitaj okuloj li rigardis al la suno kaj karesaj estis la varmaj radioj. Li sciis: ili venis dum ok kaj duono da minutoj el tiu terura alta forno. Ĝuste por tio, ke la fotonoj mortu sur lia brako, ŝultro, en la hararo, ke tie ili finu sian flugon. La ekziston. (p. 17)

Nemere tamen ne kontentiĝas per nura distrado. Li havas ankaŭ idean mesaĝon al ni. Mesaĝon tre plaĉan, kvankam eble ne la plej originalan:

Homo, kiu povas interkompreniĝi kun Ĝi... Ĉu tiuj aĉuloj ne volas kompreni, ke tion saman scipovus fari iu ajn homo? Sed ja ne kun armilo en mano aŭ kun armiltubo inter la ripoj. Tio falsigas aŭ malhelpas ĉiun interkompreniĝon! (p. 158)

Tamen, kiel jam dirite, la ekscita kaj lerte teksita intrigo certagrade protektas la leganton kontraŭ la risko elkovi kritikajn pensojn.

Ankaŭ la lingvaĵo de Nemere baze estas efika kaj bone funkcianta. Li intence ne enŝovas vortumojn strangajn aŭ nekutimajn. Entute, li ŝajne ne multe zorgas pri la lingvaĵo, kio estas sinteno parte pozitiva en ĉi-speca verko. Ĝi tamen havas ankaŭ kelkajn neplaĉajn sekvojn. La lingvaĵo de Nemere jam de dudek jaroj havas siajn makulojn, kaj ŝajne li fajfas pri ili. En kelkaj verkoj oni elsarkis plimulton, en aliaj ne. Ĉi-verke eĉ tri redaktantoj ne sukcesis fliki la ŝiraĵojn.

Temas pri kelkaj diversaj ĝenaj trajtoj. Unu ne tre grava estas la apero de nenormalaj vortformoj, kiel akcio (=agado, p. 80), NFO (=nifo, p. 81), vizuala (=vida, p. 98), ekpenso (=ideo, p. 142, banknoto (=monbileto, p. 143), zero (=nul, p. 156), mikroskopia (p. 150, 164).

Alia, pli ĝenerala trajto estas la uzo de orienteŭropa dialekto de Esperanto, kiu fojfoje impresas nur ĉarme, sed aliokaze povas iom ĝeni la fluan komprenon:

Mi apenaŭ kredis siajn okulojn. (p. 64; = miajn)

Darney en tiuj minutoj iomete malamis ĝin, kiel alitempe, aliloke neunufoje malamis la krimulojn. (p. 69; = kiel li plurfoje malamis)

Do, ĝi venis desupre, el la aero, kaj mi tre miregis, ke eĉ... ĵetis sin al ĝi! (p. 75; jen indus lanĉi divenkonkurson pri la demando kio sin ĵetis al kio!)

Ĝis kiam li estas fermita, li nenion povas domaĝi. (p. 129; = dum li estas enfermita)

Ĝi agis kiel eterna fremdulo, ĝis oni ne atakis Ĝin. (p. 148; = ĝis oni atakis / dum oni ne atakis)

Krom la menciitaj duspecaj apartaĵoj, oni trovas ankaŭ iom da misuzo aŭ misneuzo de -ig kaj -iĝ, sed tion Nemere ja dividas kun multege da verkistaj kolegoj. Malgraŭ ĉio, lia rakonta voĉo kaj liaj dialogoj ĝenerale fluas tre nature kaj senobstakle. Plej ofte, li ne komplikas tion, kio prefere povas esti simpla.

En kelkaj el siaj verkoj Nemere enplektas vere gravajn kaj pensindajn temojn kaj dilemojn de la homa estado. La romano Vizito sur la Teron ne enviciĝas inter tiujn. Ĝi estas ekscita distraĵo, facile digestebla, kiu supozeble ne longe restos en la memoro. Nu, ankaŭ tio estas ĝenro de la literaturo.

Sten Johansson

 

Reen al:

Vizito sur la Teron István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo