Teda katalogo

 

Darik Otira: Vojaĝo al kuniĝo. Konfesoj de seksobsedito. 362 p. Mondial, Novjorko 2010.

 

Ĉi tiu libro titolpaĝe portas la surskribon “romano”. Ĝi tamen apenaŭ estas romano, nur senarta kaj senfina katalogo de penisaj penetroj. La adoleska mio komencas masturbi sin per memfaritaj truoj en objektoj kiel melono kaj pano; poste li daŭrigas per naturaj aperturoj en objektoj nomataj knabinoj kaj virinoj. Ĉio estas ĝismorte teda kaj malhavas ajnan valoron literaturan aŭ erotikan. La stilo estas ege primitiva. Mankas ĉia ajn rilato al arto kaj vivo. La teksto prezentas nur sterilan mekanikon de robotoj. Nenio homa enestas. La rilatoj inter la figuroj malhavas ĉian kredindon.

Por doni ekzemplon pri la literatura kaj psikologia nivelo de ĉi verko, jen du mallongaj citaĵoj el cento da similaj epizodoj:

Mi mem forigis ŝian kalsoneton, kaj poste mi puŝis ŝin sur la tablon kaj fikis ŝin tie. Estis mallonga fiko, sed tre kontentiga, almenaŭ por mi. Irina iom ĝemis, do verŝajne ankaŭ ŝi orgasmis. Poste mi sentis min multe pli bone. (p. 317)

Kvankam Irina ne aprezis la ĉuradon sur ŝian vizaĝon, ĝenerale ŝi ŝajnis kontenta dum niaj ekskursoj. Ankaŭ ŝi ŝatis la printempan kamparon. Certe la midzoj ne estis tiel plezuraj por ŝi kiel por mi, sed ili ne daŭris longe, do ne povus esti serioza ĝeno por ŝi. (p. 337)

Kiel en multaj Esperantaj romanoj, la fino estas tute malsukcesa kaj montras precipe, ke finfine ankaŭ la aŭtoro tediĝis de la tuto. Malfacilas tamen kompreni, kiel Darik Otira aŭ Rikardo Tia persvadis sin dediĉi 362 paĝojn al ĉi tiu longa katalogo de mallongaj fikoj kaj midzoj.

Sten Johansson