Sennuba ĉiutago

Manjo Austin: Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas. Romano, 128 p. FEL, Antverpeno 1988.

Ĉiutaga realismo ne estas tre ŝatata ĝenro inter la verdaj verkemuloj. Prefere spacoŝipa vojaĝo tra la tempoj ol frumatena aŭtobusado al teda laborejo. Prefere amora amtriopo el adoleskula revo ol la plumpa embaraso de reala amsopiro. Prefere murdi ol lavi la vazaron.

Tiu prefero ne estas miriga. Iu ajn fuŝulo povas veki almenaŭ moderan intereson per serĉado de kruela murdinto. Sed vivigi per literoj sur papero la drametojn de ordinara vivo postulas plian kapablon kaj talenton. La sola vere brila escepto en la Esperanta originala literaturo estas Spomenka Ŝtimec, kiu plene mastras fari arton el ĉiutagaĵoj.

Manjo Austin tamen provis la malfacilan taskon, kaj ŝi meritus certan kuraĝigon jam pro la ambicio. En Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas ŝi rakontas pri evoluo de Irlanda deksesjarulino dum jaro, kiam ŝi venas en novan, pli vastan mondon. Tiu nova mondo konsistas el nova familio pro edziniĝo de ŝia vidva patrino, propra laboro, amikoj kaj enamiĝo. Maureen, la protagonistino de la verko, komence estas knabino timema, hejmama, malsperta pri la mondo. Dum la romano ŝi iom post iom ekfloras, transformiĝas en junulinon.

La aŭtorino bone koncentras sian temon al la evoluo de Maureen, al ŝiaj pensoj kaj reagoj. Sed ŝi donis al si malfacilan taskon, elektante medion kaj kuntekston ekstreme senkonfliktan. En la rondo de Maureen neniu koleras aŭ sakras, neniu malfeliĉas, neniu patro batas aŭ neglektas siajn idojn, oni nek krimas nek malobeas la gepatrojn, se iu forlasas sian amikinon ŝi tuj trovas novan amikon, junuloj ne ribelas, oni nek drinkas nek adultas, neniu knabino post amafero devas viziti Anglion, ĉiuj kondutas amike, dece kaj pie. Eftektive eĉ majstra verkisto havus problemon vivigi tiajn homojn kaj igi la leganton interesiĝi pri ili. Manjo Austin tamen ne rezignas, sed pacience daŭrigas sian rakonton ĝis feliĉa fino, kie ĉiuj ricevas sian koramikon.

Malgraŭ tiu malfacilaĵo, la homoj de la romano estas bone prezentitaj, kaj pluraj el ili aperas pli-malpli kredindaj. La lingvaĵo estas flua kaj preskaŭ senriproĉa, la dialogoj ofte funkcias bone, precipe kiam partoprenas la pli junaj infanoj. Iom post iom oni ekkonas Maureen kaj ŝian novan familion, eĉ ekŝatas ilin. Bedaŭrinde la intrigo apenaŭ vekas scivolon, ĉar ĉio okazas tro laŭ atendoj kaj antaŭanoncoj.

La rakonto estas lokita al Irlanda urbeto en la 1960aj jaroj, kvankam la etoso ĝenerale ŝajnas multe pli eksmoda. En Kilkeen ĉe la rivero Liffey, sudokcidente de Dublino, tre malproksimas ĉia radikaleco pri politiko aŭ vivmanieroj. Oni ja ne rajtas surpriziĝi, ke mankas la pekoj kaj sendieco de aliaj landoj. Eble pli surprizas, ke oni ankaŭ ne trovas malriĉecon aŭ ebrion. Entute, neniuj nuboj ombras la vivon.

Tiu sennubeco estas des pli problema, ĉar inter la homoj en ĉi verko mankas mensogo, malsincero kaj hipokrito. Nenio kaŝiĝas sub iliaj bonkondutaj vortoj kaj rilatoj. Nenio legeblas inter la linioj. Tamen, ni ĉiuj scias, ke la vivo ne estas tia, eĉ ne en Irlanda vilaĝo. Ĉu do la aŭtoro hipokritas kaj malsinceras? Aŭ... ĉu ŝi nur malspertas pri tio, kion eblas glutigi al la legantoj?

Ĉar la ĉefa problemo de la romano estas la verka, rakonta tekniko de Manjo Austin. Ŝi ja havas talenton krei personojn, kaj iufoje kelkaj medioj estas bone prezentitaj. Sed ŝia verko ege suferas pro tipa eraro de komencantoj: la manio skrupule raporti ĉiujn detalojn, eĉ kiam ili ripetiĝas la centan fojon. Ŝi ne estas la sola amatora verkisto kun tiu problemo, sed sendube la plej ekstrema. Tute prudente ŝi uzas dialogojn por disvolvi la rilatojn inter la personoj. Nu, kiam do interparolas irlandaj familianoj? Kompreneble dum manĝo kaj trinkado de teo. Neniu problemo, oni babilu tetrinkante! Sed por la aŭtorino tio signifas, ke ŝi ĉiufoje devas unue rakonti, ke oni intencas trinki teon, poste ke iu ino boligas la akvon, infuzas la teon, verŝas ĝin kaj krome sciigas al la aliaj ke ŝi faras ĉi tion. Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, post ĉiu manĝo ja sekvas vazlavado, kio por ĉi aŭtoro signifas, ke ŝi devas ĉiufoje rakonti ke oni "lavas la fajencaĵojn". La efiko al ŝia rakonto estas absolute murda.

Jen alia ekzemplo, kiam Maureen kaj ŝia vicfratino butikumas kaj butike provas iun vestaĵon: "Ŝi demetis la jupon, kaj revestinte sin ŝi iris al la vendistino kaj pagis la du pundojn, dek sep ŝilingojn kaj ses pencojn." (p. 34) Nu, se ŝi ne demetus la provitan jupon, se ŝi forgesus revesti sin, se ŝi ne pagus sed ŝtelus la jupon, tio ja estus menciinda. Sed kiam ĉio okazas kiel kutime en vestovendejo, la leganto eble povus mem konkludi. Sed kiel sensperta, komencanta verkanto, Manjo Austin timegas ellasi ion ajn; ĉion ŝi devas raporti, ĉion detaligi, ĉion sizife ripeti.

Krom tekuirado kaj vazlavado, ankaŭ elektado de vestoj okupas grandan parton de la rakonto. La motivo estas evidenta: Maureen, kiu kutimis je hejma restado sen propra mono kaj sen samaĝuloj, malkovras kioman plezuron kaj atenton ĉe aliuloj ŝi povas gajni el nova vestaĵo, juveleto aŭ ekuzo de lipruĝo. Do, temas pri ŝtupo en ŝia kresko, tamen, denove la aŭtoro mise kredas, ke necesas kaj gravas ĉion detale kaj tede katalogi al la leganto.

Malgraŭ ĉio, Manjo Austin ja havas talenton jen kaj jen prezenti aferojn alimaniere: "En la daŭro de la vespero kreskis en ŝia ventro la papilioj de timo. Ŝi sentis sin kvazaŭ malsata kaj tamen ne povis manĝi ion." (p. 45) Aŭ en alia situacio: "Je la neatendita konstato ŝi blankiĝis kaj devis teni la randon de la lavpelvo por ne ŝanceliĝi. [...] Kiam Maureen reeniris la salonon, neniu povintus diveni la krizon al kiu ŝi frontis en la kuirejo. Ŝia malnova retiriĝemo kaj nova matureco helpis al ŝi kaŝi ĉion malantaŭ trankvila mieno." (p. 90-91) Bedaŭrinde, en la ĉi-supre ellasita parto troviĝas kelklinia klarigo, kial la knabino reagas ĉi tiel. Do, la legantoj ne rajtas mem pensi ion, ĉion necesas detalumi al ili. Tamen legantoj ja scias pensi, kaj ĝenerale ili eĉ ŝatas pensi! Pli sperta aŭtoro fidus je siaj legantoj, eĉ riskante, ke ili eble ne ĉiam pensos tute same kiel la aŭtoro.

En ŝia dua romano Insulo de revoj, aperinta unu jaron post ĉi tiu verko, la lingvaĵo de Manjo Austin enhavas pli da anglismoj ol ĉi tie. Eble iu redaktisto reviziis la lingvaĵon de Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas, kvankam la eldonejo ne mencias tion. Estus bone, se krome iu redaktisto donintus al ŝi konsilojn pri verkista metodo kaj metio, ĉar kun pli bona tekniko ŝi povus alporti ion bezonatan al la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas Manjo Austin Ĉefpaĝo originala literaturo