Claude Piron

PIRON, Claude. 1931-2008. Pseŭdonime ankaŭ Johán Valano kaj Johán Balano. Naskiĝis en Belgio sed longe vivis en Svislando. Tradukisto/protokolisto ĉe UN 1956-61 kaj ĉe Monda Organizo pri Sano, poste psikologo, psikoterapiisto. Instruis psikologion ĉe Ĝeneva Universitato 1973-94. Lernis Esperanton infanaĝe izole en 1942, ekkonis la Esperantan mondon 15-jara. Kunfondinto (1958) de E-klubo ĉe UN, redaktoro de "Svisa Espero" en la 60aj jaroj. Li multfoje instruis pri psikologiaj kaj lingvaj temoj en Esperantaj medioj. Jam en 1955 li gajnis poezian premion en Belartaj Konkursoj kaj publikigis ekde 1976, sub la plumnomo Johán Valano, dekon da verkoj: la detektivromanan serion Ĉu..?, novelaron, poemaron, kantokasedon. Propranome li verkis kurson de psikologio, facillingvajn romanetojn, tri kajerojn de E-dokumentoj de UEA, unu el la plej legataj libroj de la lastaj jardekoj, La bona lingvo, (1989, 1997), kaj la franclingvan Le défi des langues (1994). En 1993 li gajnis Premion Deguĉi.
/ Revuo Esperanto 1107.
Verkoj:
Ĉu vi kuiras ĉine? (krimromano 1976)
Malmalice (poemoj 1977)
Esperanto: ĉu europa au azia lingvo? (broŝuro 1977)
Ĉu li bremsis sufiĉe? (krimromano 1978)
Kiel personeco sin strukturas (multobligita prelego 1978)
Ĉu li venis trakosme? (krimromano 1980)
Ĉu ni kunvenis vane? (krimromano 1982)
Ĉu ŝi mortu tra-fike? (krimromano 1982)
Gerda malaperis (instrua romaneto 1983)
Lasu min paroli plu! (instrua romaneto 1984)
Ili kaptis Elzan! (facila romaneto 1985)
Ĉu rakonti novele? (krimnoveloj 1986)
Sen pardono (lernolibro 1988)
Psikologiaj reagoj al Esperanto (broŝuro 1988)
Vere aŭ fantazie (rakontaro 1989)
La bona lingvo (prilingva traktaĵo 1989)
Dankon, amiko! (facila rakonto 1990) - Legu ĝin kiel e-libron
La kisa malsano (instrua romaneto 1991)
Esperanto el la vidpunkto de verkisto (broŝuro 1992)
Vivi estas miri (legolibro 1995)
La Dorsosako de Panjo Rut' (kun Sándor Bakó, noveloj, 1995)
Tien (romano 1997)
Tiaj ni estas (kun Sándor J. Bako, noveloj)
La kisa malsano. "Tiaj ni estas", Volumo 2 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2001)
La meteoro. "Tiaj ni estas", Volumo 3 (kun Sándor J. Bako, noveloj 2002)
Dio, psiĉjo kaj mi (romano 2007)

"Verkoj de Claude Piron"

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj