Manuel de Seabra

SEABRA, Manuel de. 1932. Portugalo vivanta en Barcelono. Profesia tradukisto kaj verkisto en la lingvoj portugala, kataluna kaj Esperanto. Ano de la Esperanta PEN-centro. Lernis Esperanton dektrijara kaj aktive uzis ĝin junaĝe, sed poste pli-malpli kabeis. Kontribuis al "Norda Prismo". Revenis al Esperanto en la 1990-aj jaroj. Publikigis tradukojn el Esperanto en la portugalan, ĉefe romanon de Miyamoto.
Verkoj Esperantaj:
La armeoj de Paluzie (romano 1998)
Promeso en obskuro (noveloj 1998)
La tago kiam Jesuo perfidis Judason (romano, 2001)
Ĉu vi konas Blaise Cendrars? (romano, 2007)

Kontribuis al "Mondoj" (2001).

/Cuadernos de estudio y cultura 8, 1998

Legu la novelon Deely Bobbers por Lucy el Promeso en obskuro.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj