Tibor Sekelj

SEKELJ, Tibor. 1912-1988. Jugoslaviano; juristo, ĵurnalisto. Naskiĝis en Spišská Sobota, Slovakio. Esperantisto de 1929. Vivis en Sudameriko 1939-54. Faris grandajn vojaĝojn en Azio, Afriko kaj Sudameriko. Verkis vojaĝpriskribojn Esperante, hispane kaj serbokroate, instruilojn de Esperanto k.a. Redaktis "Geografian revuon". Instruis Esperanton kaj fondis klubojn en multaj landoj. Lia rakonto Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo estas tradukita en multajn lingvojn.


/Literatura Foiro 187.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Tempesto super Akonkagvo
Tra la Brazila praarbaro
Nepalo malfermas la pordon (1959)
Premiitaj kaj aliaj noveloj (1974)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979)
Mondo de travivaĵoj (aŭtobiografio 1981)
Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko. (1991)
Kolektanto de ĉielarkoj (noveloj kaj poemoj 1992)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj