Sabira Shun (Ståhlberg)

SHUN (antaŭe STÅHLBERG), Sabira. 1969. Naskiĝis en Finnlando; esploristo en kaj pri Azio. Doktoro pri meza kaj orienta Azio, verkisto, eldonisto, tradukisto. Redaktoro de Kontakto 1998-2001. Ŝi vivis en Ĉinio, Tajvano kaj Bulgario, studis la ĉinan kaj aron da aliaj lingvoj. Verkis artikolojn, poezion, romanon. Tradukis el pluraj lingvoj. Akademiano 2001-04.

/KEF 2000, mesaĝo 2004
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Durankulak (romano 1998, La Verko de la Jaro 1999)
Edith Södergran: Lando malekzista (tradukita poemaro)

Kontribuis al "Mondoj" (2001).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj