Ferenc Szilágyi
SZILÁGYI Ferenc.
1895-1967. Hungaro, poste sveda civitano. Naskiĝis en Budapeŝto. Doktoro pri juro, oficisto, verkisto, redaktoro, Esperanto-instruisto. Akademiano. Esperantisto de 1924. Kunlaboris en diversaj hungaraj gazetoj. Gvidis Esperanto-kursojn kaj aranĝis literaturajn vesperojn. De 1932 praktikis propran lumbildan instrumetodon, precipe en Svedio, kiu ekde 1938 iĝis lia nova loĝlando. Kunlaboranto de "Hungara Heroldo" kaj aliaj gazetoj. Redaktoro de "Literatura Mondo". Ĉefredaktoro de "Norda Prismo". Redaktis ankaŭ kvin "Rapsodiojn" (kolektojn de prozo kaj poezio, originala kaj tradukita 1943-1953. Kunlaboris al Hungara Antologio (1933), Enciklopedio de Esperanto (1933-34), Sveda Antologio (1934). Kunredaktis 33 rakontoj. Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA. Poemoj en Dekdu poetoj (1934).Legu poemojn de Ferenc Szilágyi: el la libro Dekdu Poetoj
Legu novelojn de Ferenc Szilágyi:
La vekiĝo
Bojo en la universo
Portreto
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj