Corrado Tavanti

TAVANTI, Corrado. 1919-1995. Naskiĝis en Arezzo, Italio. Volontulis en la itala armeo dum la dua mondmilito. Militkaptito en Usono. Doktoro pri politikaj sciencoj. Edziĝis al svisino kaj laboris en Svislanda ĉokoladfabriko. Frue emeritiĝis pro rena misfunkcio kaj vivis en Svislando ĝis la morto. Verkis novelojn kaj teatraĵojn itale. Pro instigoj de Henri Vatré kaj Literatura Foiro ekverkis en Esperanto.
Verkoj:
Varmas en Romo (krimromano 1986)
Tiu Toskana Septembro (kun István Ertl, krimromano 1990)

/Varmas en Romo, 1986

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj