Éva Tófalvi

TÓFALVI, Éva. 1947. Hungarino; altlerneja instruisto, ĵurnalisto. Naskiĝis en Mohács. Diplomiĝis kiel filologo pri Esperanto kaj la hungara en la Universitato Eötvős Loránd, Budapeŝto, kaj pri la hungara filologio kaj biblioteka scienco. 1994-97 laboris kiel kalvinisma pastro, 1997-98 instruis pri kalvinismo en katolika altlernejo. Esperantisto de 1965. Dum tri jaroj skribis materialojn por la priesperanta elsendado de la Hungara Radio. Kunlaboris en "Fonto", "Hungara vivo" k.a. revuoj. Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj. Ĉefaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante, kiu gajnis la premion Raymond Schwartz en 1980.

/ /William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj