Boris Vladimiroviĉ Tokarev

TOKAREV, Boris Vladimiroviĉ. Pseŭdonime TORNADO, Bonifatij Vasiljeviĉ. 1927-1994. Ruso; kemiisto, docento. Esperantisto de 1958. Li multe okupiĝis pri E-instruado (ankaŭ por blinduloj). Multe prelegis pri religia historio kaj Esperanta literaturo. Verkis kaj tradukis poezion. Liaj poemoj kaj fabloj aperis en diversaj revuoj, kaj en "Scienca Revuo" aperis fakaj artikoloj.
"Sendube, li estas la plej fekunda kaj profesi-nivela Esperanto-aŭtoro en Rusio post la dua mondmilito, kvankam ne ĉiuj liaj verkoj estas ĝis nun eldonitaj." /Nikolao Gudskov, 2002.
Verkoj:
Versoj (1991)
Vivo de Prometeo (epopeo 1996)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/ Nikolao Stepanov.

Legu nekrologon de Nikolao Stepanov:
BORIS TOKAREV FORPASIS .

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA "RUSA" KONTRIBUO


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj