Henri Vallienne

VALLIENNE, Henri. 1854-1908. Franco; doktoro, kuracisto. Naskiĝis en Saumur. Jam publikigis franclingvan poemaron, kiam li ekkonis Esperanton en 1903. Li tuj ektradukis La Eneido de Virgilio, kiu aperis en 1904 kaj 1906. Poste verkis la du unuajn Esperantajn romanojn. Mortis mallonge post la apero de sia dua romano.
Al la riproĉo, ke li pli bone farus propagandante la lingvon, li respondadis: "Certe antaŭ ĉio ni devas konigi la utilecon praktikan de Esperanto, sed ĝi nur tiam triumfos kaj venkos, kiam ĝi estos literatura!" Post 1905 li pro kormalsano restadis en sia ĉambro, tamen plu verkis kaj tradukis. Vallienne kontribuis al "La Revuo", "La Esperantisto" kaj aliaj gazetoj. En 1908, ĉe konkurso de "La Revuo" pri 'kiu estas la plej bona esperantista stilisto?', li gajnis la duan lokon post Kabe.
"El tiu abunda produkto, kio restas? Ne tre multe. Ni devas konfesi, ke lia stilo havas nek la vervon, nek eĉ ĉiam la korektecon, kiuj konvenus al granda verkisto. Tipa reprezentanto de la malnova burĝa klerulo, li bone scipovis la latinan kaj francan: sed lia nesciado pri la fremdaj lingvoj faligis lin tro ofte en francismojn neakcepteblajn." G. Waringhien, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 557
Verkoj:
Kastelo de Prelongo (1907)
Ĉu Li? (1908)

/Don Harlow: The Esperanto Book.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 482.


Legu eseon de Gonçalo Neves pri Henri Vallienne:
La etburĝo kaj nia romanarto

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj