Hans Weinhengst

WEINHENGST, Hans (Johan). 1904-1945. Aŭstro. Naskiĝis en Kuffern. Esperantisto de 1927 post scivolo, kiaj homoj adeptas al tia strangaĵo. Ano de la laborista Esperanto-movado. Plurjara senlaborulo. Verkis poemojn kaj rakontojn por SAT-organoj 1928-32, de 1932 kunlaboris en "La Socialisto".
"En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj." EMBA, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 573
Verko Tur-strato 4 (romano 1934)

/La Dua Jarcento 4, 1997
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 573.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj