Sezonoj


La unua de Nemere

Konforme al vortoj de la aŭtoro nem, li "speciale, vole intermiksis la diversĝenrajn novelojn, akcentante, ke niaj ĉi-tieaj teraj aferoj estas samtempe ankaŭ kosmaj, ĉar ĉio, kio okazas al homoj, okazas samtempe en la Kosmo". Tamen traleginte la novelaron, mi ne sentis tiun komunecon de la tera k la kosma. Anstataŭe mi havigis al mi egan kuvon da senordaj foletaj pensoj, kiuj puŝis k siblis unu la alian, sen koncentri la ĉefaĵon de la tralegito.

Teknika flanko. Unue al mi ŝajnis, ke la noveloj longe kuŝis en la aŭtora skribotablo. Ĉar renkontiĝas eraroj, kiujn kapablas naski nur ne tre bone posedanta la lingvon skribanto. Kiu pli poste, kiam venas tempo publikigi eĉ ne penetas tralegi sian junaĝan verkon cele de korekto – li simple malfermas la tablon, elprenas la paperstokon k portas al la redaktoro. Jen kelkaj plej okulfrapaj monstraĵoj:

1) Dufoja konfuziĝo inter sin k ŝin pro manko de la supersigno;

2) Trifoja skribo de rekonti anstataŭ renkonti – tion neniu kuraĝus imputi al la kompostisto;

3) Dufoja perdo de la -n ĉe la vorto neniu, kvankam en cetero ĝi nenie malaperas – kvazaŭ la aŭtoro hezitus, ĉu decas ĝin uzi ĉe tiu vorto.

Due, mi forstrekas ĉion supre skribitan – ja la libro staras la unua en la romanvico.

Literatura flanko. Kiel mi jam skribis, la libro ne sugestis al mi koherecon de la noveloj, do mi recenzu ilin unuope, sed ne ĉiujn k ne detale – pro limita spaco.

Ni komencu de La naŭa kanalo mem, ja ĝi liveris la titolon al la kolekto. La temo de la novelo koncize jenas: sur nian Teron el paralela mondo (en kiu regas komunismo) venas agitistoj-ŝtelistoj-pacifistoj. Ili ŝtelas niajn "malfeliĉajn" homojn, prefere sciencistojn, k loĝigas ilin en sia "bona" mondo. Paralele ili klopodas gardi pacon en nia mondo, observas ke la sciencaj inventoj ne sinturnu kontraŭ la homoj. Unuvorte, ĉielaj vartistoj, kiuj viŝas nazmukojn al siaj paralelmondaj beboj. Ŝajne, mi eldiris, kion celis.

Al mi plaĉis: Murtapiŝo – pri centprocenta egoisto; Fantomo – amuza rakonto pri malforta homo revanta potenci super la homoj; Ĉevalo – sopiro pri la vera amikeco; La palumbo – pri saĝa atendo de morto far sola kaduka maljunulo; La puto – pri nepra miskompreno inter la du mondoj – de nura produktanto k de nura elspezanto, do inter la laborulo k la alpropriganto; La lago – konsterna bildo pri la malfeliĉo de la kripluloj.

La noveloj montras, kvankam ne ĉiam trafe, profundan filozofiemon de l' aŭtoro, ties mondpercepton k, ĉefe, ili lasas firman spuron en la historio de la esperanta literaturo.

Aleksandr PARFENTJEV

Sezonoj. 1986. № 9.