Sezonoj


Ajn

Ajn kion? Recenzi tian enorman k "kvadratan" libron? – tuj ricevi fingrokikon "survoje" al la intenco. Tamen kio ajn ĝi estus, jen ĝi – en miaj manoj: "eksperimo" aŭ artaĵo?

Ĉiu krea procezo inkluzivas eksperimenton kiel esencan parton. Nure, la tasko de eksperimento – krei novan artaĵon, sed la tasko de artaĵo – diri ion novan; aŭ malnovan per novaj vortoj. Do, mi taksas la artan valoron laŭ tio, kion la aŭtoro volas diri al mi, k se mi kun la plej profunda sincero ne povas diveni la direndon, mi sentas min aŭ profano, aŭ fraŭdito. Unuakaze mi diras, ke la verko ne por mi, aŭ penas alproprigi la metodon. Alikaze mi insultas la aŭtoron. Sed se mi kredas la aŭtoran sinceron – k mi ne povas ne kredi: aliel mi estas malpli homa homo – mi aŭ kunmokas kun li la saĝuman mondon, aŭ simple konstatas la unikecon de ĉiu homo, kiun krom li mem neniu plene kapablas .trasenti. Sed kiel homarano ne kapabla vivi izole, mi preferas serĉemon de komunecoj k komprenemoj inter la homoj, sed ne deklaron de la propra unikeco. Kion do mi komprenis, aŭ prefere – kio min impresis drole, sprite, cerbume?

Plejparte la poemoj prezentas per si la liter-figur-kompoziciojn. Diri, ke tio estas abstraktaĵoj – signifas diri nenion. La aŭtoro preface donas la bazajn sciojn pri la dadaismo, konkreta arto, sed ankaŭ tio ne multe konvinkas. Verŝajne, la leganto devus esti "rigardisto" aŭ "aŭskultisto". Do, malfermu k rigardu... Jen – "Poemo el parliteroj": ĉu vi ne rekonas vin, leganto? Per alies okuloj vi vidus vin tute alia, ol en spegulo, ĉu materia, ĉu mensa: vidu la literojn-kripluletojn, kiuj ankaŭ spegule ne aspektas perfektaj, sed kriplas aliel.

Sed "Poemo el kvadratoj cirkletoj" – kvarpaĝe palavra – nur "kvadratigas" la menson per la "nula" enhavo; male al la '(' – t.e. malfermita krampo – ege lakona k ege pli artisma, ĉar instiganta la leganton al kunkreo. Ĉi tie, vere, la poeto komprenas, ke la leganto lin egale ne komprenas, k li donas la plej kompreneblan signon, kiu fakte signifas: "pensu, k vi mem trovos tion, kion vi atendis de mi en la maĉita formo". Vere la poemo estas por ege memstara k kreiva persono, ne por ŝafo paŝtenda.

tiu ĉi poemo konsistas el 8 vortoj 2 ciferoj kaj

Aŭ la poemo el 8 vortoĵ kaĵ 2 ciferoj... Mi ĝin reproduktas supre plene: fakte la aŭtoro konstatas, ke ajna frazo, vorto, signo aŭ materia aĵo povas esti elirpunkto por meditado: tian metodon uzas la joganoj. K la plej signifa vorto en la poemo – la lasta 'kaj' invitas vin al tio, invitas eĉ la direkto de la linio – supren kaj antaŭen: serĉu vian dion.

Tri poemoj estas vortaj. Al miaj sentoj pli reeĥis "Estadu, momentaroj momentadoj". Do mi interpretu kelkajn liniojn lige al la socia aktivado. Jen la aŭtoro sente, emocie instigas homojn (ankaŭ nin, esperantistojn) al solidaro, memorigas, ke "anoj formas arojn", ke

vi preskaŭ apenaŭaj
disaj ajnaj
dumaj parentezaj

vi ivaj utilaj
impetaj produktemaj
antaŭaj apertaj

do "ekemu! emegu!", do "fieru, rapidu, vartegu!" k "venu ope are!", venu "antaŭen! ĉirkaŭen!" – liaj "krisignoj apelacias": "izoligu ŝtatismon" k laboru por la "rezidejoj por interrasaj amoj".

Mi elektis elementojn frazeskajn, sencoportajn, kvankam la poeto konscie evitas frazismon, emante montri la emocian impreson de unuopaj vortoj en ĉirkaŭo, ligita intue.

La libro enhavas la bazajn sciojn k la skeĉan lecionon pri e-to por la svedoj. Ankaŭ la poemo "Haroj kaj seĝoj", kun la laŭlinia traduko en la sveda, aspektas kiel leciono aŭ ekzercado. Eble por la svedaj neofitoj la libro efektive donus k la instruan utilon k kontentigon pri la komprenebleco (?) de la unua e-ta libro. Sed kion por la cetera mondo? Mi pensas, ke troviĝos emuloj, kiujn ĝi logos kiel la bibliografia raraĵo aŭ kuriozaĵo. Venu al KEB!

Nikolaj Lozgaĉev

Sezonoj. 1989. № 19.