Sezonoj


Lumo de la fremda “stelo”

La nigreco
serĉas blankecon
por mortigi en ĝi helecon
kaj transformi ĝin je io griza
aŭ stria

B. Buriĉ

Jen vivis naivaj profanoj en la XIXa jc, kiuj ŝatis legi librojn de romantikistoj. – rikanas la aŭtoro de la antaŭparolo de Eŭlalia. La aŭtoro ne imagas ekziston de iu ajn moderna leganto, kiun libroherooj igus ridi aŭ plori. Se ne eblas vin kortuŝi, do amuziĝu legante mian parodion pri "iamaj sukcesaĵoj".

Sendube, la stilo klara k studita de Eŭlalia parodias la metodojn de la romantika literaturo.

Fantaziaj situacioj, kontrastaj karakteroj, socianeco de protagonistoj (popolo, burĝa elito, polico, pastro) vekas asociacion je la verkmaniero de V.Hugo. La centra heroino, Eŭlalia, estas la plej pozitiva k racia estulino el ĉiuj partoprenintoj de la fabela teksaĵo.

Kaj la fakto, ke noblaj genoj de elituloj prezervis ŝin de makuliĝo per la sterko, en kiu ŝi kreskis, ankaŭ elmontras trajtojn de la romantika literaturo. Sed kial ŝi estas nenatura k aperis el bokalo? Verŝajne, Lorjak ne kredas estiĝon de la natura bono, kiun reprezentas Eŭlalia. Vidu la karakterizon de aliaj pozitivaj protagonistoj: ilia moralo videble lamas. La laborista solidareco de Edmon Tenera estas ordinara masko sur la vizaĝo de populara famulo; geedzoj Brisuker kapablas lombardi la animon por kontentigo de siaj kapricoj; fabrikaj laboristinoj intervenas en la sorton de Eŭlalia nur kiam ŝin rimarkis ministro de 1' nacia produktado; polico zorgas pri interesoj de elito, sed ne de malriĉuloj k.t.p.

La negativaj personoj estas pli brilaj k konvinkaj. Lerta kanajlo Jules, fiaferisto Django, la prostituitinoj, parazitino Baba Moleskin – prezentas tiomgrade abomenan koncentraĵon de sociaj pekoj, ke mi ne dubas: la malo estas malica k reala. De kie aperis ĉi tiuj aĉuloj, karnigantaj la Malon?

– Tute ne gravas, – la verkisto respondas, – mi ne havas tempon por fosi la kialojn de la malo, sed hazarda kuglo sufiĉas ke ĝi malaperu. Sed ja necesas esti konsekvenca, montri sian rilaton al parodiata literaturo. Ĝuste por tio Lorjak bezonas rakonton pri laborista striko, agado de sindtkataj komitatanoj, en kies priskribo ni sentas la aŭtoran ironion.

Ni rememoru konatajn verkojn de Hugo. Ekz-e, Mizeruloj, Notres Dame de Paris. Ni vidas la plekton de du suĝet-linioj, kies interkruciĝo trafas konflikton inter demokratia reprezentanto k elitulo. La tendenco sugestita de la reala vivo, fantazie bildigita, starigita en la kulmino de verko, forte impresas leganton, ĉar li akre perceptas la personigitan ideon de Malo k Bono, spirite engaĝiĝas en la batalon. Ĝuste ĉi tie kuŝas ĝermo de humanismo, kiun Hugo semas en la animo de leganto.

Lorjak provas sekvi la saman skemon. En la unua suĝet-linio agas "demos" – Eŭlalia k ŝia rondo, en la dua – elituloj. Notindas, ke nur aĵoj (bokalo, medaliono) stimulas la protagonistojn.

– Jes, ekzistas la sociaj kontraŭdiroj en la burĝa mondo, – la aŭtoro diras, – sed ĉu ne glatigeblas ili per mono? Unu riĉulo helpos al la alia savi laboristojn de senlaboreco, rezulte satigos lupojn k lasos ŝafojn nemanĝitaj. Tia finalo ne hazardas en la romano. Ĝi klare komprenigas, ke ne laboremaj kapo k koro regas la mondon, sed aĵoj k mono. La noblaj ideoj de la romantikistoj ŝanĝas nenion: la homaj feliĉo aŭ malfeliĉo ne dependas de ili mem.

La vidmaniero de la romano igas nin pensi, ke Lorjak provas klini leganton al revizio de spiritaj valoroj de romantika periodo de la literaturo. La provo estas danĝera por la verkisto: ĝi ne progresigas la mensan evoluon. Ja ne eblas revizii historiajn eventojn kiuj inspiris verki "iamajn sukcesaĵojn". La aŭtoro nur povas plendi, ke la nuna burĝa realeco ne inspiras al sukcesaĵoj modernaj.

Do, estu ne senriproĉaj verkaĵoj de romantikistoj, sed homo restu eterne danka al ili, ĉar plorante k ridante pri aventuroj de iliaj herooj, la leganto partoprenas en nefalsita lukto por la Bono k Justeco, ekzistantaj en la reala vivo sendepende de la kredo de Lorjak pri ties ekzisto.

Larisa ĈISTOVA

Sezonoj. 1987. № 14.