Sezonoj


Homo ĉiam restos homo

Literaturesploristoj diras, kaj verŝajne ili pravas, ke la angla SF-literaturo komenciĝis ekde J.Swift, la franca – ekde Jules Verne. En la historio de la hungara literaturo ne estis klasikuloj kiel tiuj. Ne estis klasikuloj ankaŭ en la e-ta literaturo. (sen dubo klasikulo estas S.Szathmári, sed li mem ne konsideris sian verkadon sciencfikcia). Do, Nemere ne havis antaŭulojn, ne havis skolon, kaj La fermitan urbon ni rajtas konsideri noviganta verko.

Kvankam la enhavo de tiu verko ne estas komplika, estas sufiĉe simpla, komprenebla kaj interesa eĉ por pli aĝaj lernejanoj, tutegale la libro ne estas porinfana.

La procedo okazas en fora estonto, en la 26a jarcento. La jarcento estas al ni jam sufiĉe bone konata. Verŝajne pli ol duono da monda SF okupiĝas pri estonto. La okcidentaj pseŭdoliteraturistoj desegnas militojn inter mondoj kie estas uzata superarmilaro pro kiu malaperas tutaj planedoj, la spaco, tempo kaj ĉio alia kio kapablas malaperi kaj detruiĝi. Ni konas ankaŭ aliajn variantojn de estonto far niaj sentalentuloj ekz-e bildon de dolĉa komunismo, kie ne ekzistas mono, ĉiu rajtas havi po dek luksaj kostumoj, kaj pro enuo elpensas al si diversajn fantastikajn amuzojn.

La mondo de l' 26a jc certe ne estos tia. En la mondo ĉiam estos konfliktoj, estos lukto; aliel ne eblas evoluo, sed Ia vivo kaj mondo sen evoluo estas neimageblaj.

Ni konas.sociojn, kiuj pretendis je perfekteco de sia organizo. Estis antikva Grekujo kaj la Roma Regno. Liberaj homoj tie okupiĝis pri artoj, sciencoj, filozofio – ĉio estis bela, sed nur por ili. Krom la liberuloj estis ankaŭ sklavoj. Nun la usona propagando kriegas pri perfekteco de sia socio kaj vivmodo. Sed por kompreni kiel profunde ĝi eraras, sufiĉas mencii nur kelkajn malglorajn makulojn el la fizionomio de tiu ĉi socio: Hiroŝima, Vjetnamio, Ĝ.Kenedi, M.L.King, malriĉuloj, senlaboruloj...

En la romano de I.Nemere ni vidas mondon, en kiu estas feliĉaj (aŭ almenaŭ havas ĉion por esti feliĉaj) dek miliardoj da homoj. Ŝajne, nur ĉirkaŭ mil krimuloj vivas ne tiel, kiel ĉiuj, kaj ili devus maltrankviligi neniun – krimuloj ne indas alian vivon. Sed la aŭtoro, kiu estas nun per sia animo tie, en la 26a jarcento, sendas sian heroon al mortminaca danĝero, ke li forigu eĉ tiun ĉi negrandan maljustecon, ke eĉ tiuj malfeliĉuloj, unu el dek milionoj, povu feliĉiĝi.

Jes, eble al ni tio nun estas malfacile kredebla, sed ankaŭ post ses jarcentoj en la mondo estos krimuloj, fiaferistoj, simple nehonestaj uloj, kaj nobla homo devos riski la propran vivon en la lukto kontraŭ ili, kiel faris Mark Bellor.

Miĥail Korotkov

Sezonoj. 1986. № 8.