Sezonoj


Sur kampo de malcerteco

La enhavo de la romano Sur kampo granita konsistas el rememoroj de la ĉefa protagonisto Martin Dregger, elvokitaj de grava evento el lia vivo: oni anoncis lin militkrimulo.

Infanaĝe Dregger estis ordinara mezkapabla knabo kun vigla imagpovo, sentimentala kaj indiferenta al aliaj homoj. Kiam la milito komenciĝis, li devas militi kiel ĉiuj, laŭ ordono. Li ĝojas, ke eblas fari militan karieron kaj ŝatas marŝi dum la paradoj. Dum tiuj marŝoj li sentas, ke estas nenio pli forta ol la Armeo, nur tie oni atingas kunordigon de volo kaj forto. Dekomence la milita servo estis relative trankvila ĉar Martin ĉefis 16 homojn, kiuj estis radiistoj. Gravaj bataloj, murdoj kaj kadavroj preterpasis lian taĉmenton, ja la fronto estis malproksima de Lavello. La posedo de la itala lingvo permesas al Martin trovi kontakton kun la kamparanoj. Okazas tiel, ke la taĉmenton atakis partizanoj – li pafekzekutas partizanon kaj lian familion. Se tio ne okazus, li neniam enpensiĝus pri sia dummilita konduto. Li agis laŭ ordono, bone ĉefis la taĉmenton da radiistoj, kiuj bone plenumadis la militan taskon, kaj neniam opiniis sin murdisto. Tamen li kontaktiĝis kun la kamparanoj kaj ne konsideras ilin malamikoj. Tial komenciĝas turmentoj k konsciencriproĉoj de Dregger.

Tiuj turmentoj nestas en li dum la tuta vivo. Li pensis pri la dangera, riska laboro en la Ruĝa Kruco, pri miloj da homoj, al kiuj li helpis, pri sia karaktero, kiu ŝanĝiĝis dum la honesta vivo, pri sia filo, kiun li bone edukis – ĉiuj absolvoj estis vanaj. Lia propra konscienco restas senindulge. Tiam li decidas reveni al Lavello, esperante, ke tie li trovos se ne amnestion de la kamparanoj, do almenaŭ ilian kompaton.

Laŭ siaj agoj Dregger estas unuflanke forta kuraĝa persono plenumanta siajn oficialajn homajn taskojn; duaflanke – senpova kaj indiferenta tipo. Li havis korinklinon nek al iu loko nek al iu homo. Tamen tio ne estas lia kulpo, sed rezulto de la ŝtata politiko, rezulto de socia edukado. Ja Dregger estis edukita laŭ la rutinaj tradicioj de la germana burĝa spirito. Al mi ŝajnas, ke liaj pozitivaj naturaj trajtoj senkonscie kontraŭas la realecon. Pro tio li ne povis trovi firman fundamenton por kresko kaj prosperi. Kiel kreskaĵo plantita sur kampo granita. Ĉiu bona aŭ malbona vento povus forporti ĝin en bonan aŭ malbonan direkton.

La aŭtoro de la romano metas sian protagoniston en cirkonstancaron, kiu ne permesas lin propravole agi; li ne povas helpi al infanoj kaj virinoj dum la incidento sur Filipinoj, ĉar li devas savi sin. Li ne volas, sed li devas pafmortigi amikemajn homojn.

Vole-nevole la aŭtoro pensigas leganton pri la demando: Kiu estras la homon? ĉu li mem aŭ cirkonstancoj? Dregger agas kontraŭ la propra volo kaj tra la tuta romano penas kompreni: kial oni devas puni lin? Multaj jaroj pasis, nun li estas honesta homo, ĉu ne eblas indulgi lin pro la honesta vivo post la milito?

Sed ni vidas, ke tiuj honestaj jaroj ne estis feliĉaj. Li konstante turmentiĝas pro sia krimfaro ĉar malbono ne forgesiĝas. La aŭtoro konstruis la romanon, ke ni vidas ĉion per la okuloj de Dregger. Tial estas logike, ke la partizana movado amorfe videblas... Partizanoj batalas kaj pereas por liberigo de sia patrolando – tiu ideo estis fremda por Dregger, li ne komprenis kion tio signifas... Li ne havis radikojn.

Nemere montras ankaŭ la personon de Tasco, kiu pacience aŭskultas konfesojn de Dregger. Tasco same pafmortigis sendefendajn nigrulojn en Etiopio, sed li ne opinias sin murdisto. Li eĉ ne turmentiĝas pro tio, ne vidas krimon en siaj agoj. Sed Nemere neniel negative priskribas Tascon.

Foje ŝajnas, ke Nemere mem kompatas Dreggeron, foje – male – li pentras lin negativa tipo. Kaj tia malcerta etoso transdoniĝas al legantoj, ĉar la romano estas skribita per perfektaj esprimaj rimedoj. Mi eĉ mem enpensiĝis, eble ne necesas juĝi tiajn, kia Dregger, ĉar ili jam meritis indulgon per la postmilita honesta vivo.

Finfine la aŭtoro punas Dreggeron, kaj ni komprenas, ke ĉiu devas responsi pri siaj agoj. Aliokaze malbono naskus senprincipecon. La romano kaptas pro majstra lingvaĵo, rakontdisvolvo. Oni deziras legi ĝin ĝis la lasta paĝo. La protagonistoj kaj ilia konduto estas logikaj kaj konvinkaj.

Sed pro la amorfa politika vidpunkto la romano provokas dubon, ĉar Nemere montras konduton de homoj en ekstrema situacio. Mankas priskribo de veraj eventoj, kiuj estus radiko de justeco. Dregger rajtas havi dubojn, ne kompreni, sed Nemere – ne. La politika vidpunkto de verkisto estu absolute klara, ĉar li edukas per sia verkado.

Larisa ĈISTOVA

Sezonoj. 1986. № 8.