Sezonoj


Viktor Sapoĵnikov

Pri kverkoj kaj fostoj

Ĉu bugri skandale la ĵus legitan libron aŭ indulgi kompate tiun lorjakan "Mariagnes"? Aŭ simple recenzi? La lasta aperas plej simpla afero, ĉar multjarcenta kverko de La Vorto nun aspektas kiel fosto, kies pinton kronas lanterno. La torĉo lumĵetanta. Idealo por ajna vortumado. La sidantoj sub la lanterno bonege scias kiel oni skribu k taksu jam surpaperigitan vortumadon. Kun neripareble serioza mieno tiuj uloj predikas kaj fingrumas dirante jen la novelo, jen la rakonto, eposo, ŝtipa sciencfikciaĵo, jen porneceseja krimvortumado. Bedaŭrinde, – ili indignas – inter tiuj ĉi verkoj vi ne trovas la epokfaran libron, ne perdu tempon, ho, laikoj, adresu vin al klasikaĵoj. La moderna literaturo nur degeneras k eĉ proksimiĝi ne povas al nia kara idealo. Al la torĉo lumĵetanta, kiu ebligas klarvidi k verdikti: ekzemple, tiuj de Lorjak "Eŭlalia" k "Mariagnes", nu ... enuaĵo, nula libro. Laŭ nia klasifo ĝi apartenas al branĉo "romano", subbranĉo "pastiĉo" k folio "humorvortumo". Apartenis, ĉar ni jam delonge forsegis la tutan branĉon, ĝi ne estas perspektiva. La legaĵo temporaba. Kredu min.

Ankaŭ mi volonte kredas al tiuj seriozuloj, ĉar ankaŭ mi frekventis mezlernejon, kie oni sane predikis pri tiu sekigita arbo, per kiu oni faciligas la ... ne, ne la komprenon de iu-tiu vortumado, sed ĝian ĝustan lokon inter la vivo kaj idealo, inter la fakto k vivo. Do, tiu serĉado signifas recenzadon. Tiamaniere la homaro ŝparas gloron, ĉar pli ofte la aŭtoro gloriĝas nur post sia morto. Tute kongrue kun la jam senviva, sekigita mezurilo. Memkompreneble, la libroj menciitaj estas neniom epokfaraj. Ilia aŭtoro simple ne postrestos la vivon, nian tempon, kiu estas same komplika, kiel la ceteraj epokoj, sed la komplikaĵon ni akceptas iel aliel ol niaj prauloj. Nin ridigas tio, kion ili kredis la plej normala, eĉ ideala aŭ sankta.

Eĉ la aŭtoro mem kredas "Eŭlalia" esti "amasego da stultaĵoj", ĉar ankaŭ li vizitis mezlernejon, k estas hipnotita de la malnova mezurilo. Ofte dirante "banalaĵo" oni forgesas, ke ankaŭ per banalaĵo la artisto sin povas montri.

Nun oni ne bezonas la detale priskribitan aventuron ĉu aman aŭ senaman. Tiu frukto estas jam perfekte digestita k sufiĉas nur desegni, montri sufiĉe neglekte la elementon de tiu am-senam-aventuro. Ĝustemezure Lorjak faras tion ea "Eŭlalia", malpli en "Mariagnes". La lasta estas pli klasikforma – la libro estas vere bagatela. Des pli bagatelega "Eŭlalia". Bedaŭrinde en la klasika mezurilo mankas unu (minimuine) brila ero – humuro. Tute ne hazarde, la plej malklasikaj vortumoj iĝas ege popularaj. Ilin eĉ ne eblas klasifiki ĝuste. Ĉar la vera modelo de la vortumado estas ja ne kverko, ne ĝardeno prizorgita, sed tute sovaĝa herbejo por ĉies gustoj, ne nur por tiu de la seriozuloj.

Sezonoj. 1988. № 15.