Sezonoj


Intimaj bildoj kaj sociaj atencoj

Viro suferas pro la morto de sia amatino, obstina oficiro esploras sur la loko la sorton de kvar malaperintaj soldatoj. Jen unufraze la konsistoj de du lastaj libroj de I. Nemere. Tiuj libroj lasas buntajn impresojn kaj kvankam plu mi esence atakos la fekundan hungaron, mi volas dekomence marki liajn evidentajn meritojn.

Mi legis plurajn modernajn romanojn verkitajn en lingvoj kun grandaj beletraj tradicioj, kaj sen hezito mi povas konstati – ilia meza nivelo ne superas tiun de la verkoj de Nemere. Mi nete simpatias certajn sentojn, protagonistojn, la humanan nuancon de certaj iliaj rezonoj.

Kaj tamen mia ĝenerala impreso ne estas plaĉa. Efektive bonaj estas iuj protagonistoj, sed kion diras al ni tiu bono krom simpla sinprezento? Estas bonaj, justaj rezonoj, sed la penso en la formo de pura rezono estas fenomeno ne beletra, scienctraktata. Ĉar la bona beletro estas ne pensoj, sentoj aŭ bildoj, aŭ ilia mekanika kombinado – ĝi estas bildoj ekscitantaj sentojn kaj pensojn.

Nemere fiaskas en tiu artifika tasko de krea transformo. En Febro li eĉ ne pretendas al io alia ol ordinara priskribo de situacio. Certe, sentoj ne mankas dum la lego, sed ilin provokas la temo mem: grava kaj intime dolora, kaj tre oportuna por aŭtora parazitumo. En tiuj okazoj oni bezonas talenton nur por konsekvencaj ekspozoj; iam tio sukcesas, se ne – helpas simbolaj kliŝoj (Mi treege deziregas vin, karega!).

En La Monto Nemere atencas ion pli seriozan ol simpla rakonto.Li montras al ni etan rustikan utopion kaj deklaras sian volon "enpensigi" la leganton. Ni vidas amikan senkonfliktan societon vivantan en rekta kontakto kun la naturo. Vere imponas tiu paca kruda vivo, ja ni tro bone scias la degeneron, kiun naskas ĉirkaŭ ni la civilizo. Sola detalo avertas la atenton – la proklamata principo, laŭ kiu "nur la intereso de la tuto gravas por ĉiu unuopa homo" (p.155). Tiu proklamo estas tro grava por ĝin preterpasi. Efektive, oni povus opinii ĝin logika absurdo: ja la tuto konsistas el unuopoj, do neglekto de tiuj neeviteble signifos ankaŭ neglekton de la tuto. Sed oni devas memori la terurajn konsekvencojn de politikaj spekuloj ĉirkaŭ tiu principo. Jes, mi vere enpensiĝis kaj pensis, interalie, ankaŭ pri Kamboĝo. Ja ankaŭ tie estis kreita sama modelo: "Komuna tero, komuna ĉio" (p.92). Oni scias kio sekvis – por "la intereso de la tuto" oni masakris duonon de la popolo.

Tiu monta idilio estas bona, sed ĝi eblas nur inter proksimaj amikoj, por etaj grupoj da volontuloj. Faru ĝin deviga kaj ĝenerala, kaj ĝi iĝos aŭtenta infero. Ĉar delikata komuna harmonio ne toleras iun devigon. Kaj kio do restas por granda socio, kiun principon ĝi povus proklami por esti se ne harmonia, do almenaŭ justa? Aŭ tio tute ne eblas en nia komplika neperfekta mondo? Inter centoj de proponitaj respondoj jen estas modeste la mia: la socio povus proklami la garantion elekti. Kaj fari la elekton ebla materie. Ja ankaŭ la monta komunumo ne estas ideala ĉar permesante la foriron, ĝi tamen prohibas eventualan materian separiĝon.

Kaj kion proponas la aŭtoro mem? Nature, li tute ne devas nepre doni la respondon. Sed li ne povas havi nek pozicion, nek rilaton. Se certe, li ne verkis pro merkantilaj motivoj. Mi ne aludas ke la krea fekundo de la fama romanisto ĝenerale stimuliĝas per mono. Probable ne. Ankaŭ probable pluraj liaj fuŝoj originas de la hasto. Same kiel la ripetoj – komparu, ekzemple, la scenojn de koito en la du romanoj. Ĝenerale, ĉe Nemere ne mankas pasaĵoj produktantaj neplanitan komikan efekton.

Fine, kelkajn vortojn pri la lingvo de la romanoj. Ĝi portas la komunajn pekojn de la e-ta literaturo, en kiu la nemotivita afiksado kaj la neglekto de gramatika koordino de tempoj estas, ve, tute kutima afero.

Alen Kris

Sezonoj. 1986. № 9.