Sezonoj


Kiun logas la Pozidono?

La Ora Pozidono estis inter la 4 originalaj prozaĵoj, kiujn HEA surmerkatigis en 1984. Kion originalan ĝi diras? Nu, la temo, kiun ekspluatas Modest, malnovas kiel la vivo mem. Ankaŭ la prezentomaniero estis konata antaŭ 200 jaroj. La sentimentala etoso, kiu karakterizas la verkon, estis komprenebla k akceptata eble nur en la XVIIIa jarcento. Ĉu ni kredu, ke en la hodiaŭa mondo, kiu per ĉiuj eblaj rimedoj (televizio, radio, kino, literaturo...) liveras al ni la tutan gamon de l' homaj sentoj, junuloj ne scias difini "la strangan kaj nebulan senton", kiu estas la amo? Antaŭ travivi la amon oni jam bone konas ties simptomojn.

La junulo, en kies nomo la aŭtoro parolas, kreskis en provinca urbeto. La monotona vivo, kvieta ekzistado de lia patro, senmova kaj silenta vivo deprimas lin. La sola revo de Emil estas detrui la kaĝon, kiu volvas lin, la familion, kiu igas ne malkovri sopirojn kaj ĉagrenojn.

Por la unua fojo nia protagonisto venas al la maro. La tutajn tagojn li pasigas ĉe l' maro, kiu allogis kaj timigis lin. Kaj la aŭtoro sporade trovas trafajn epitetojn por priskribi la naturon kun sunsubiroj, maro, golfo kaj aliaj turismaj vidindaĵoj:

"En la krepusko de la silentaj antaŭvesperoj, mi iris sur la bordon kaj rigardis la sunsubirojn. En mia vivo mi neniam vidis tiajn majestajn sunsubirojn. Riverego el fandita kupro elverŝiĝis sur la ondojn, ĝi lante naĝis kaj poste nesenteble dronis en la maro, sub vualo de la nokto"

(tipe de Modest, jam en la 7a paĝo). Sed post semajna ripozo li konatiĝas kun triopo da ripozantoj, ankaŭ esperantistoj (tiu fakto restas marĝena, kvankam ĝuste dank' al esperanto ili konatiĝis) bulgaraj geedzoj Leo kaj Klara kaj juna francino Adèle.

La konatoj de Emil estas detale pentritaj, speciale la virinoj. Sed la priskribo ege banalas. Pri kiuj "vortaj juveloj" (Z.Heide) oni parolu, se la okuloj estas nur profundaj, migdalaj, la haroj – nepre silkaj, la mamoj – persikoj, kaj la lipoj – ĉerizoj? Ankaŭ la korpoj de la virinoj triviale harmonias kaj gracias respektive.

La ĉarma Adèle vekas la unuan amon de la junulo, kiu antaŭe neniam kuraĝis ami, nur kredis, ke iam ĝi venos nature. Lia timemo detenas lin malkaŝi sian senton, eble bonŝance, ĉar baldaŭ li malkovras la flirton inter Adèle kaj Leo. Ilia societo iĝas por Emil netolerebla. Kontraste al li, Klara, kiu ne povas ne konjekti la aferon, trankvilas. Por eviti skandalon, ŝi toleras, ĉar ŝia profesia kariero dependas de la edzo, de la bopatro-profesoro.

La freneza festo de Pozidono puŝas la du seniluziiĝintojn unu al la alia. Ili amoras sur la strando, post kio Klara eniras en la maron kaj vanuas; la subsurfacaj ondoj englutis ŝin. Tiel kruele la vivo malblokis la tradician aman triangulon. Sed, kara leganto, ĉu vi viŝis larmon? Tiu ne aperis? Nu, jes, la temo estas eluzita, la situacioj bone konatas kaj alian finon oni apenaŭ atendis. Eble nur kelkaj tro sentimentalaj virinoj kun specifa eduko sentos kordoloron.

Tamen la libro ne senesperas tute. Estas interesa la legenda figuro de la Ora Pozidono. Ĝi aperas simbola. Nepre troviĝas iu kiun logas la Pozidono. Estas bedaŭrinde, ke la aŭtoro ne sukcesis evoluigi interesajn pensojn, kiujn li emisias tra sia ĉefheroo.

Tra la alegorio de nokto kaj tago li metas profundajn demandojn pri la vivo, pasinto kaj futuro, pri evoluo, destino kaj nekonscio. Sed la dormo volvas la junulon, kaj Modest ne kapablas daŭrigi la meditadon. Kaj la novelo, aplombe nomita romaneto, rezultis nur tiu "pri la amo kaj morto".

Ĉu ne tro da tiaĵoj produktas la e-taj edicioj? Aŭ tion postulas la averaĝa e-isto? Merkato? Engaĝiteco? En la epoko de Borges, la literaturo, kiu pretendas la etikedon "internacia", povus havi temaron kaj rimedojn malpli eksmodajn ol prezentas al la publiko la aŭtoro de la Ora Pozidono. Tion jam bone komprenas signifa parto de la legantoj – cetere, multe diskutata problemo en la legantaraj konferencoj de uralaj esperantistoj – sed ĉu la eldonistoj komprenas?

Halina GORECKA

Sezonoj. 1988. № 15.