Januaro 2022

Dek tagoj de kapitano Postnikov

Kun intereso mi malfermis la libron, intencis legi ĝin tre atente. Kial? Agadoj de kapitano Postnikov estis ambiguaj por disvolvo de Esperanto en Rusio kaj en la tuta mondo.

Niaj samtempanoj (esperantistoj kaj neesperantistoj) antaŭlonge forgesis tiun brilan oficiron, esceptante spektantojn kaj legantojn de samnomataj teatraĵo kaj libro.

Kun plezuro mi spektis dum la Dua Virtuala Kongreso la teatraĵon "Dek tagoj de kapitano Postnikov". Nature, mi enamiĝis al la kapitano, estis penetrita de estimo al L. Zamenhof kaj kompatis al Lidia...

Mi aĉetis la libron "Dek tagoj de kapitano Postnikov" kaj komencis legi.

La agado de la romano disvolvas je 1910 dum marvojaĝo de la kapitano en Usono kune kun L. Zamenhof. Jes, reale Ludoviko ne ĉeestis en la ŝipo "George Washington". Tiu estas ruza ago de la aŭtoro, kiu ekpovis alporti al ni pensojn kaj sentojn de du viroj, du samideanoj. Ili konversaciis pri multaj aferoj - pri Esperanto, pri hilelismo, pri hebreeco...

De tempo al tempo aperas informo pri pasintaj Esperanto-okazaĵoj. Ekzemple, pri aranĝo de Unua Tutruslanda Kongreso de esperantistoj, pri nekoincido de opinioj de diversaj rusaj esperantistoj, pri persona vivo...

La libro estas destinita por nehasta pripensa legado. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj amantoj de historio de Esperanto.

Sageto (Ukrainio)

 

Reen al:

Dek tagoj de kapitano Postnikov Mikaelo Bronŝtejn Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo