Januaro 2022

Abismoj de Jean Forge

Abismoj de Jean Forge legeblas facile. La lingvaĵo estas tre agrabla. La leganto eĉ ne rimarkas, ke la libro estis verkita antaŭ cent jaroj. Jen komencaj frazoj de kelkaj hazarde elektitaj ĉapitroj.

"Mi jam perdis la esperon, ke li revenos."

"La vagonaro ruliĝis el la stacidoma halo."

"Mi fikse rigardas en la mallumon."

La mallonga romano plektiĝas ĉirkaŭ kvar ĉefaj personoj (du virinoj kaj du viroj). Oni jam antaŭsentas, ke devas ĉeesti amo, ĵaluzo, perfido, morto ktp. Por Jean Forge estis grave verki ne en la malnova stilo de la 19-a jarcento kun prezentado de okazintaĵoj fare de ĉioscia rakontanto, sed en iu moderna stilo. La teksto konsistas el 15 ĉapitroj kaj iu kadra rakonto ĉirkaŭ ili. Bonŝance por la leganto la tempo fluas rekte de la komenco ĝis la fino. En ĉiu unuopa ĉapitro ni vidas okazintaĵojn tra la okuloj de unu el la kvar ĉefaj personoj kaj tra liaj pensoj, sonĝoj ktp.

Sur la 150 malgrandaj paĝoj mi trovis nur unu tajperaron. Ankaŭ la gramatiko de Jean Forge tre plaĉas al mi, preskaŭ ĉie mi konsentas kun lia elekto de formoj.

Mi legis la romaneton dum Esperanto-Sumoo en 2021 kaj 2022 kaj tutkore rekomendas tiun ĉi verkon, se vi ŝatas legi pri emocioj kaj pensoj.

Matineo (Rusio)

 

Reen al:

Abismoj Jean Forge Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo