Januaro 2018

Amo inter ruinoj de Trevor Steele

Ĝis kiu punkto la ŝtato intervenas la privatan vivon de civitanoj? Ĉi tiu demando lastatempe okupas la penson de ĉiu normala homo. Sendepende de la la koloro de la reganta politiko (ĉu dekstra, ĉu maldekstra, se tio signifas ion, nuntempe), la ĉiutaga vivo de homoj suferas influon de la ŝtato, multe pli ol oni supozas. Foje en drasta, suferiga maniero. La kontraŭo apenaŭ okazas: civitanoj havas preskaŭ nenian forton por influi la ŝtaton kaj la vivon de politikistoj. Kaj en la socialisma, kaj en la kapitalisma reĝimoj, politikistoj enfermiĝas en specon de privilegia kastelo, tute ŝirmataj kontraŭ premoj el la reala, socia vivo. Anstataŭ servi la popolon, la ŝtato ĝin submetas kaj ekspluatas.

Pri tio temas la bonega romano, Amo inter ruinoj, de la prestiĝa aŭstraliano Trevor Steele. Mi konfesas, ke li estas unu el miaj preferataj aŭtoroj en la moderna Esperanta literaturo. Lia verko "... sed nur fragmento" estas vera klasikaĵo.

Amo inter ruinoj estas broŝuro 230-paĝa, bone presita, sub esprimoplena kovrilo. Ĝi enhavas rakonton pri juna aŭstraliano, kiu suferas amelreviĝon kaj decidas vivi dum iom da tempo en Sovetunio, en la 1990-jaroj. Fakte li intencas renkonti Esperantistinon, kun kiu li korespondis, kaj kun kiu li emas konstrui novan amaferon. Tie li trovas landon en stato de ruiniĝo, rilate ekonomion kaj homajn rajtojn. Korupto kaj krimado svarmas. Tra la rakonto, oni facile konstatas, ke la ĥaoso en la socia strukturo rekte turmentas la vivon de la loĝantaro. La neŭtrala rigardo de eksterlandano estas surprizita. Kio okazos al la Sovetunio de Gorbaĉov? Kio okazos al la vivovojo de idealisma aŭstralia Esperantisto (kaj liaj novaj geamikoj)? La politikaj okazaĵoj lerte teksiĝas inter la personaj travivaĵoj. La roluloj estas arte montrataj, tiel ke ili aspektas kiel realaj personoj. La aŭtoro miksas ĉiutagaĵojn kun grandaj sociaj movoj per talenta maniero. Ofte la leganto ne sukcesas interrompi la legadon.

La stilo de Trevor Steele estas sufiĉe konata pro sia viveco, flueco kaj natureco. Malmulte da neologismoj, simpla kaj esprimoriĉa Esperanto. Nur unu averto: li havas obsedon pri uzado de participo finiĝanta per "us":

"Eble komuna intereso tia helpintus teni ilin kune?" (p. 13)

"Se vi rekte demandintus, mi skribintus al vi... " (p. 51)

"...tia intervjuo estintus neebla antaŭ kelkaj jaroj." (p. 56)

La legantoj devas alkutimiĝi al tiaj (miaopinie iom pezaj, nenecesaj) formoj, kiuj cetere ne malhelpas la legadon. Gravas, ke ĉi tiu romano sendube pliriĉigas mian bibliotekon. Mi legis ĝin kun granda plezuro kaj volonte donacos ekzempleron al amiko, pri kiu mi scias, ke li amas bonan literaturon.

PSV (Brazilo)

 

Reen al:

Amo inter ruinoj Trevor Steele Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo