Januaro 2021:

La datoj de Johan Hammond Rosbach

La datoj estas la unua novelo en la libro La mirinda eliksiro, verkita de norvega esperanta verkisto Johan Hammond Rosbach. OLE konigas, "Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton."

La unuan tagon de nova jaro, mi ekfoliumis la libron. Tuj trafis min la unua frazo de la unua novelo! La frazo, ne la devizo, nek averto, eĉ neniel frazo, estas nur esprimo, esprimita de ĉiu ajn en la unua tago de nova jaro: Jen la unua. Ĝi trafis min pro la koincido, ke mi eklegis la libron ja en la unua de la nova jaro. Kia koincido!

Estas mallonga, ne plu ol du mil vortoj, kiuj plektas scenon: sinjoro Robert, la protagonisto (la nura heroo, kiu portas la nomon en la novelo) en amika renkontiĝo por la nova jaro fuĝis el la por-via-sano-ajn vintasojn, eliris la balkonon, kie, li, deŝiris el la uzita kalendaro foliojn kaj faligis ŝirfolierojn sur la straton. Lia edzino riproĉis lin polui la neĝblankan straton per la paperetojn kaj tio vekus plendon de homoj, kiuj post nur kelk horoj iros al la novjara meso. Li refutis, ke probable la grumblema acidulo certe indignos ekvidante sur la troturaro kelkajn datojn el pasintaj tagoj, sed kio donus al li ŝancon por mediti pri kolera artikoleto subskribota de pluraj en unu el urbaj gazeto. Tiaj personoj ĉagreniĝis por feliĉaj... sed, eble miaj datoj tiel savos morgaŭ la bonan atmosferon en unu el la hejmoj de ĉi tiu urbo! La verkisto konigis, ke Robert estas persono, kiu ofte ekhavas eksterordinarajn ideojn kaj tuj realigas ilin.

Imagu, se inter la preterpasantoj estus tiu, kiu estas malfermita kaj bonvolema al homoj, kaj en la unua mateno de la nova jaro preteriros la aron da datfolioj, li probable tuj pensos pri la ĝojo disĵeti la pasintajn malĝojajn tagojn. Li tuj fariĝos poeteto, almena por sia mem.

Sekve, la rakontado iras tiamaniere: iu familio gvidata de patro ridetante aliras al la meso kaj vidas la kalendarajn ŝirfoliojn sur la neĝo. La pensema patro tuj ekmeditis: ĉiu dato havas sian signifon, iuj rigardis ilin kiel rubaĵojn, sed estiĝis ĉe la alia la filozofia pensado. Mallonga estas unu jaro, mallonga ankaŭ la homa vivo. La paperetoj troviĝas en la novjara saluto, montriĝante sufiĉa pensigilo en tiu movjartaga mateno.

Denove la trafo frapis min! Penetra trafo. Ne Robert mem realigis sian eksterordinaran ideon, sed la patro de la ĝoja familio, kiu donas la realecon antaŭ legantoj, kia mi. En la unua tago de la nova jaro, tia priskribo facile kreis sinkronan simpaton en mia koro. Mi obstine rememoris la daton, la 23-an de januaro, 2020, dutagojn antaŭ la Printempa Festo, mi kaj mia edzo laŭkutime iris al Lotuso-ĝardeno por promenado. Proksime al la orienta pordo, alkuris odoraĵo rekte en senson. Kvankam mi jam portis maskon, mi tamen sentas la furiozan alkuron. Estas desinfekta odoro, elfluanta el la Pekina Okcidenta Staciodomo, jam disvasti?is la epidemio COVID-19 okazanta en Wuhan...

La ĝus pasinta jaro 2020 kredeble estis jaro memorenda. Ĉiu persono, ĉiu familio, ĉiu nacio havas sian memoron je la datoj, la dataro estas la komuna memoro de la Homaro. En sia rakontado, Rosbach simple diras kvazaŭ rondelus, turneus kaj elfosas la memorojn de la legantoj, el la pasintaj datoj.

La datoj finiĝas tiel:

Ĉi tiel fantaziis mi, kiam, la unuan de januaro, mi ekvidis sur la trotuaro kelkajn kalendarajn foliojn pasintjarajn---venintajn de mi ne scias kie.

Ĉu la alia trafo? En la tempa mezurilo elfosi sian memon, en la datpunkto recenzi malnovan temon: de kiam mi venas, kiam mi foriras. Ĉu la tempo estas fiksitebla? Ĉu estas la verkisto kiu plektis la datojn por la rakonton? Verŝajne ne, mi pensas, ke sur la datfolioj estas la tempo-punktoj, sen komenco, sen fino. Estas mi, vi, li/ŝi, irante en alterno de la tempo, kune plektas la rondelon pri la tempo, pri la datoj, pri la memoroj.

En la enkonduko de la libro, Hungara verkisto F Szilagyi diris, ke Rosbach estas "plensanga kaj plenfantazia novelisto". En la unua tago de la nova jaro, legante la novelon, mi kvazaŭ perceptas la ideon de la Rosbach, kies rakontado verŝajne fantazia, sed ne mankas reala pripensado de sangviva verkisto.

Mi do decidis, ke la novelaro La mirinda eliksiro estu la unua tasko de mia novjara E-sumoo.

Yu (Ĉinio)

 

Reen al:

La mirinda eliksiro Johan Hammond Rosbach Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo