Marto 2020:

Denaska kongresano kaj aliaj noveloj de Sten Johansson

Tiu ĉi libro de la fama sveda verkisto Sten Johansson enhavas naŭ novelojn (La ĉokolada biskvito, Krokizo, La garantiulo, Denaska kongresano, Kiu kaĉon kuiris, La viro kiu restos, Nils Lapono, Renkontiĝo kun boaco, Spuro en blanko), kelkaj el kiuj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Diverstemaj ili estas, sed ĉiam ne enuigaj sed interesaj kaj skribitaj per simpla lingvo, sen neologismoj, klare kaj bonstile. La novelaro estas facile legebla kaj mi rekomendas ĝin kiel al spertaj esperantistoj, tiel ankaŭ al komencantoj.

El tiu ĉi kolekto al mi precipe plaĉas du noveloj - amuza, ironia "La ĉokolada biskvito" kaj kortuŝa, pensiga "La viro kiu restos".

Nur du citaĵoj el tiuj du noveloj:

"Ventkapulino mi estas, kiu ĉiam perdas ĉion. Ĉe mi ĉiam mankas io esenca, perdiĝas jen umo jen aĝo. Ĉi-foje mi perdis laboron, bonan laboron, pro biskvita mordaĵo."

"Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro, kiu restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto, kiu ne plu estas ŝoseo. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri."

La libro estas tre utila por evoluo de nia kara lingvo Esperanto.

Fortegulo (Rusio)

 

Reen al:

Denaska kongresano Sten Johansson Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo