Marto 2020:

La enigmo de l' araneo de Abel Montagut

Mi ĝuis mian libron sufiĉe por eĉ ĝisfine legi ĝin dum la donita periodo!

La verko, kvankam en la kampo de 'junulara literaturo', ne estas facila - ĝi postulas altan lingvan nivelon.

Ĝi estas kvazaŭ 'leterforma krimromano', konsistanta el serio da retmesaĝoj inter kelkaj gejunuloj, kiam retmesaĝado estis ankoraŭ relative nova.

La mesaĝoj entenas tamen ne nur la rektajn komunikaĵojn sed ankaŭ laŭvorte cititajn dialogojn kaj, intrigocele, eltiraĵojn el famaj verkoj de la monda literaturo kun enciklopediecaj komentarioj: tuta mikspoto de lingvaj stiloj, kiu vere demonstras la eblojn de Esperanto. La konversacioj okazas precipe inter la gejunuloj mem kaj estas realece vervaj, foje amuzaj, spicitaj per ĉiaj familiaraj formoj (el kiuj pluraj, eble iom troaj, ruĝigus mian avinon!).

La romano estas, almenaŭ en la komencaj ĉapitroj, atentoveka kaj fascina. Mi trovis ĝin eble iom tro longa entute, kaj la ege implikita intrigo bezonas plurpaĝan elnodiĝon, tamen jen elstara ekzemplo de lerta, vigla Esperanto, kiun mi forte rekomendas.

Punkto (Britio)

 

Reen al:

La enigmo de l' ar@neo Abel Montagut Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo