Januaro 2021:

Sed nur fragmento de Trevor Steele

La libro ne estas facile priskribebla. Fakte ĉiu leganto tutcerte trovos en ĝi alian ĉeftmon plej? pli? gravan. Ĝi priskribas vivon de sciencisto, la rusa sciencisto, sendita al pacifika insulo por sciencaj laboroj kaj... ne nur. Estas deknaŭa jarcento. Granda parto de "sovaĝa" mondo jam estas koloniziita. Ankaŭ Rusio ŝatus havi sian pecon de "torto" kaj samtempe forigi/ekzili (?) baronon Maklin el la lando pro lia "liberpensado". Do al li oni parte organizas ekspedicion al pacifikaj insuloj. Parte, ĉar parte li dediĉas al tio la propan monon, sed ne sufiĉan por la tuta ekspedicio.

Pli precize al unu insulo, kie li povas fari sian sciencan laboron kaj samtempe flirtigi tie la rusan flagon, kiel signon de la anekso far de Rusio.

Ni povas observi lian vivon sur la insulo, liaj rilatoj kun indiĝenoj kaj lian malemon "aneksi" ilian teron. La indiĝenojn li traktas kiel siaj amikoj. Mi ne povas malkaŝi tro multe antaŭ eventualaj legantoj. Mi nur skribos, ke post unu jaro, pasigita sur la insulo, li troviĝis en Aŭstralio, kie li renkontas sian iaman kolegon el la tempo kiam li studis en Germanio. Lin abomenas sinteno de la aŭstralianoj, subuloj de la angla reĝino, kiuj opinias sin rajtaj civilizi aborigenojn. Parte jam "civilizitaj" kaj vivantaj en aĉaj kondiĉoj. Same mizera estas vivo de kanakoj, venigitaj el polineziaj insuloj kaj laborigitaj sur kultivejoj de kano. Tiuj la angloj kaj ĝenerale la blankaj homoj opinias ne civilizitaj. Same kiel ĉinoj, kiujn oni prefere forigus el Aŭstralio. La barono Maklin pro siaj kontraŭaj opinioj ne de ĉiuj estas respektata. Tamen en Aŭstralio li establas Sciencan Stacion. Tion ebligas al li pli progreseme pensantaj homoj, kiuj mem financas tiun entreprenon kaj instigas la ŝtatajn instancojn permesi kaj helpi.

Dum restado en Aŭstralio okazas multajn eventojn, multajn ŝanĝojn en la pensmaniero de la barono, en lia privata vivo, sed tion ĉiu povas mem juĝi/opinii. Inter alie lia ŝajne forta ateismo iom ŝanceliĝas, kiam li renkontas sur la insulo, kie li pasigis unu jaron kaj en Aŭstralio eventojn, kiujn lia racia cerbo ne povas kompreni nek klarigi.

La libro tre interesa, tre pensiga. Mi memoras, ke mi legis ĝin antaŭ eble dudek jaroj kaj mi nun miras kiuj momentoj min tiam plej impresis kaj aliaj mi tute forgesis. Pro tio mi skribis komence, ke ĉiu trovos iun alian temon plej grava.

Burdo (Pollando)

 

Reen al:

Sed nur fragmento Trevor Steele Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo