Marto 2018

Geografio de miaj memoroj de Spomenka Ŝtimec

Spomenka Ŝtimec (1949) estas konata verkistino en la Esperanto-mondo, kiu ankaŭ tradukas kaj instruas Esperanton. Ŝia verkado parte havas biografiajn konturojn. Al ĝi apartenas ŝia "Geografio de miaj memoroj". En la libro eldonita en 1992 estas memstaraj noveloj, kiuj estas ligitaj per ŝia persono kaj Esperanto. En ok ĉapitroj estas priskribitaj ŝiaj travivaĵoj en Japanio, Koreio, Sardio, Svedio, Kubo, insulo Mljet, Irano kaj Albanio, kie la vojaĝo ne okazis. La legado estas por mi interesa, ĉar la aŭtorino reale priskribas praktikan uzon de Esperanto. Ŝi montras, ke Esperanto estas ŝlosilo de la mondo kaj ŝia lernado ne estas vana. Dank' al Esperanto homo povas viziti multajn landojn, en kiuj estas amikaj esperantistoj. Kompreneble, ke la aŭtorino priskribas landojn, homojn, kutimojn, manĝaĵojn kaj multspecajn interesaĵojn de unuopaj landoj kaj nacioj. Spomenka respondas ankaŭ al esperantistoj, kiuj pesimisme parolas pri unuformaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Laŭ ŝi ĉiu kongreso estas alia, ĉiu havas aliajn specialaĵojn kaj ŝanĝiĝas ankaŭ partoprenantoj. Bona ekzemplo estas UKo en Havano en 1991. Pri tio, ke ne ĉiam vojaĝplanoj devas esti sukcesaj, parolas ĉapitro pri Albanio, sed tiu ĉi sperto estas grava por historia memoro.

En la libro mi trovis kelkajn interesajn faktojn. Mi ne sciis, ke en Kubo dum la vizito de Spomenka estis la lernejo de Sahara Respubliko de la "Fronte Polisario". Ŝi vizitis lokojn, kiuj rilatas al verkistoj Ernest Hemigway kaj Ivan Gundulič. La insulon Mljet oni konsideras kiel la insulon de Kalipso el Odiseado. En tiun ĉi insulon estis enmetita hindia griza mungoto por batalo kontraŭ venenaj serpentoj. Novaj informoj por mi estas faktoj, ke la lago de Ohrid esta la plej malnova lago en Eŭropo kaj ke Albanio estas la plej alta lando en Eŭropo kun meza alto 700 m.

Antaŭparoloj kaj postparoloj ofte plenumas formalan rolon, sed en la libro de Ŝtimec ili estas valoraj partoj. En la libro en la antaŭparolo estas grava noto, ke en rakontoj de la aŭtorino "...de siaj esperantistaj spertoj mesaĝas, ke tiu foje primokita doktrino de homaranismo ankoraŭ aktualas en niaj tagoj ...". En postparolo la aŭtorino mencias sian geografian dividiĝon - el Beogrado venis kuraĝigo dum studado de Esperanto kaj de Beogrado alvenis ankaŭ aviadiloj kun bomboj. Ŝi bone laboras kun tempa paralelo - en 1949 ŝi naskiĝis kaj en sama tempo Jugoslavio liberiĝis de Stalin. Ŝi komparas pactempoj, kiam eksplodis rideto, kun eksplodoj de bomboj dum milito.

El la lingva flanko estas interesa nomo "Spomenka", ĉar en kelkaj slavaj lingvo ĝi signifas memoro - slovaka "spomienka", ĉeĥa "vzpomínka" kaj slovena "spomin". Do, Spomenka skribis pri siaj memoroj.

Por esperantisto, kiu ŝatas vojaĝi kaj ofte uzas Esperanton, la noveloj de Spomenka Ŝtimec estas delikataĵo, kiu kontribuas al eterna diskuto pri senco de la vivo.

Montarano (Slovakio)

 

Reen al:

Geografio de miaj memoroj Spomenka Štimec Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo