Novembro 2021:

Geografio de miaj memoroj de Spomenka Ŝtimec

La titolo de tiu verko ĉiam intrigis min. Ĉu ni povas havi plurajn memorojn? Sed Spomenka amas tiun vorton kaj ofte uzas ĝin, en ĝia dua senco de spuroj daŭrantaj en la menso.

Tiun libron mi jam legis dudek jarojn antaŭe, kaj ne bone memoris ĝin. Temas pri ok etaj ĉapitroj pri vojaĝoj de Spomenka en diversaj landoj puzle fote prezentitaj sur la kovrilpaĝo. Ni tuj rekonas Isfahanon kaj aliajn fotojn de aziaj landoj, de mediteranea marbordo kun impona konstruaĵo (benediktana monakejo en Mljet, bela insulo vidalvide al Dubrovnik en nuna Kroatio, sed la memoraĵoj estis verkitaj plej laste en oktobro 1991, en la tiama Jugoslavio). La lasta ĉapitro titoliĝas ''Postparolo el la rifuĝejo'', do el la kelo ŝi diris, ĉar Kroatio deklaris sian sendependecon el Jugoslavio la 25-an de junio 1991 kaj Serbio ne konsentis.

La memoraĵoj konsistas el rimarkoj pri:

-malfacilaĵoj okazintaj: ŝi devis sendi sian pasporton al Vieno, ĝi perdiĝis kaj poste revenis sed stampita de Pjongjang, kiam kompreneble ŝi estis invitita al Seulo.

-invito, akcepto de esperantistoj en diversaj landoj, kun malkovro de nekonataj kutimoj, unue en Japanio post tridekjara korespondado kun iu ''onklo''.

-kialoj de ŝiaj vojaĝoj: gvidi kurson pri Eo-literaturo, aŭ ricevi ''la taskon kun kelkaj kolegoj akcepti la diplomatojn kiuj venos al la kongresa malfermo'' de UK en Havano en 1991. ''Ne komforte oni staras meze de tiom da diplomatoj''. Eĉ Fidel Castro venis!

Inter la etaj ĉapitroj, plej plaĉis al mi:

-paĝoj pri la karnavalo de Havano. Mi ne ŝatas karnavalojn. En mia mondoparto dum karnavalo gravas surmeti maskon, kaŝi sin, kamufli sin en iun alian, krizalidiĝi… Dum sia karnavalo la kubanoj ne kamuflas sin: Ili restas ili (?) mem. Karnavalo tie estas omaĝo al la danco, neripetebla rememoro pri Afriko, de kie alvenis en la vejnojn de la iamaj sklavoj la pasia ritmo de la muziko.

-kaj tiuj pri la kvieta, mirinda Mljet.

Aliaj paragrafoj elvokas kelkajn historiajn eventojn:

Cristobal Colón - Kristoforo Kolumbo kiu albordiĝis en 1492 en Kubo, post la bahama insulo Guanahani kiun li nomis San Salvador (Sankta Savinto).

Aŭ pri Koreio sub la jugo de Japanoj. Sed ni scias tion.

Aŭ Spomenka diras la nomojn de verkistoj, kaj tio donas al mi emon pli bone konatiĝi kun ili:

- Sugawara Michizane (845-903, p14).

-Grazia Deledda, la sola verkistino de la itala literaturo, kiu estis distingita per la Nobel-premio, en 1926. Ŝia romano "Kanoj en la vento" famigis Sardion. En esperanto ŝi legeblas en ''La patrino'' tradukita de G. Lacertosa (p40);

-La fama skulptisto Gustav Vigeland al kiu reĝa parko ne sufiĉis por akcepti ĉiujn liajn skulptaĵojn (p49);

- La plej granda sveda skulptisto Carl Milles (p55);

-La fama verkistino Astrid Lingrend (p57).

Mi komprenas kial mi ne bone memoris pri tiu libro. Tro da apudmetitaj eroj sen ŝia aroma stilo. Mi estas ŝatanto de la stilo de Spomenka, kiu ricevis la premion FAME en 1999 kaj la OSIEK-premion en 2009 pro sia tuta verkaro. Mi konsilas al vi la verkojn: ''Ombro sur interna pejzaĝo'', ''Vojaĝo al disiĝo'', ''Tena - hejmo en mezeuropo'', kaj kompreneble ''Kroata milita Noktlibro'', kiu estas kvazaŭ la sekvo de tiu ĉi prezentita libro. Neniam ŝi estas pli bona ol kiam ŝi verkas pri sia vivo, sia Kroatio (aŭ pri ''Hodler en Mostar'' - la pentraĵoj de la patro de Hector en la nuna Bosnio-Hercegovino kien portis ilin Jeanne, unu el liaj modelinoj) en Ŝtimeca stilo. Regalu vin, per la skribmaniero de tiu elstara verkistino, ne estas tiom da en nia lingvo.

Alteo (Francio)

 

 

 

Reen al:

Geografio de miaj memoroj Spomenka Štimec Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo