Marto 2020:

Proze eleganta, enhave humanisma
Inter Sudo kaj Nordo de Ferenc Szilágyi

Inter Sudo kaj Nordo estas taŭga ekzemplo de tio, kiel legado de bona literaturo povas esti efektive pensiga, kleriga kaj... plezuriga. En malpli ol 200 paĝoj oni disponas pri ok noveloj tre malsamspecaj, sed ĉiuj interesaj kaj atentokaptaj. Ili estas tre talente ellaboritaj, tiel ke ĉirkaŭ foje simpla okazaĵo la aŭtoro teksas diversajn mildajn digresiojn, kiuj ornamas kaj kompletigas verajn juvelrakontojn. Du el ili aparte emociigis min: "Problemo: Lordo" (temas pri la vivo de hundo en familio) kaj "Viola" (temas pri la travivaĵoj de junulino dum la kruela dua mondmilito). En la rakontojn ofte enmiksiĝas la ekzisto de Esperanto en la vivo de la aŭtoro.

Ferenc Szylágyi (1895-1967) estis hungara advokato, kiu migris en Svedujon kaj tie forte aktivis por la Esperanto-movado. Li multe kontribuis per siaj tekstoj al diversaj revuoj kaj publikigis plurajn romanojn kaj novelojn, kiujn nuntempe oni povas konsideri klasikaĵoj. Ankaŭ lernometodojn li kreis, kaj allogis centojn da gelernantoj! Li abunde prelegis pri nia lingvo tra tiu lando kaj organizis altnivelajn kulturkunvenojn.

Sed la plej granda valoro de ĉi tiu libro estas ĝia stilo. Valoras la penon malrapide kaj ripete legi la frazojn, la entenatajn ideojn kaj asociajn pensojn. Li preskaŭ neniam produktas "sekajn" frazojn, sed ĉiam ornamas ilin per nekutimaj vortoj aŭ vortkunmetoj, tiel ke la leganto ĉiam trovas etajn surprizojn, kiuj kolorigas simplaĵojn.

Mi citos ekzemplon.

En la komenco de la rakonto "Problemo: Lordo", li volis priskribi, kiamaniere la hundino Nina, la patrino de Lordo, gravediĝis pro kontakto kun senrasa vaghundo. Jen la mirinda rezulto:

"Iun fojon Nina, la hundino estis sola en la korto de la bieneto. Kun la forta, salodora, incita vento alvenis ankaŭ alia vagabondo, fortmuskola, krisphara hundo, granda besto en sia plej bela viraĝo kaj ĉiuj ĉi cirkonstancoj faligis la moralon de Nina. Neniu vidis ilin, neniu sciis pri ili, kaj la vagabonda donjuano same subite malaperis kun la vaga vento, kiel ĝi aperis. Nur la arbustoj kunigis sian foliaron kaj komencis klaĉi, pri la afero muĝi kun plena konsterno. Sed ankaŭ ili silentiĝis. Tiam - laŭ la ordo de la aferoj - la figuro de Nina komencis perfidi, ke io okazis kaj, ke novaj vivoj estas survoje al la mondo."

Oni kutimas diri, ke atenta legado de bonaj aŭtoroj estas la plej efika maniero frekventi superan kurson de Esperanto - kaj certe de iu ajn, denaska aŭ fremda lingvo. Inter Sudo kaj Nordo estas tipa ekzemplo. Se vi emas ĝue rafini vian posedon de Esperanto, tiam legu ĝin!

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

Inter Sudo kaj Nordo Ferenc Szilágyi Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo