Marto 2018

Ivan la sesa de Geraldo Mattos

Multaj libroj estas publikigataj ĉiutage. Kelkaj el ili restas poreterne en la menso de la homoj - ili fariĝas klasikaj. La plimulto forgesiĝas, post pli aŭ malpli longa tempo, kaj ili meritas forgeson, ĉar ili enhavas limigitan enhavon, nedaŭran influon en la mondo. Ekzistas tamen certaj libroj, kiuj meritus fariĝi klasikaj, kaj tamen iras en la skatolon de la forgesitaj. Ĉi tiujn ni povus nomi "maljuste forgesitaj" libroj. Nobla laboro estas reaperigi ilin kaj montri, ke ili devas stari inter la longvivaj.

Tion faris Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, en la jaro 2017. Ĝi reeldonigis la valoran verkon de la karmemora Geraldo Mattos, kiu restis dum jardekoj forgesita: Ivan, la Sesa. La unuan eldonon, en 1953, aperigis Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio, kiam la aŭtoro estis apenaŭ 22-jaraĝa. La verko anoncis la brilan karieron de la tiama junulo.

La nova eldono aperis sub la sigelo de "Libro-Mondo, Dokumenta Esperanto-Centro", rezulto de pola-kroata kunlaboro. Iniciatis la aferon la brazila Prof-ro Fernando Pitta, el Rio, kiu mem verkis interesan, riĉenhavan antaŭparolon. Redaktis Tomasz Chmielik. La klare presitan, grandformatan volumon ornamas bela kovrilo.

Ivan, la Sesa estas tragedio en kvin aktoj, tute verkita en deksilabaj versoj duope rimitaj. Ĝi similas la Ŝekspirajn tragediojn. La temo estas la vivo de Ivan, kiu heredis la tronon de Rusujo. Ankoraŭ en infana aĝo, li estis sekrete enkarcerigita de Elizabeto, kiu uzurpis la tronon. La fiagon daŭrigis Katarino, tiel ke la princo pasigis sian tutan vivon en ombraj arestejoj. Trans la reprezento de krueleco kaj maljusteco motivitaj de amo al reĝpotenco, aperas la pli profunda demando: kio estas vera libereco por la homa spirito? La pastro, kiu konsolas Ivanon en la karcero diras:

"Sur pajlo dolĉe dormas l´ arestito,
Pli pace, ol en la palaca lito
La monstroj, kies koroj multe pekas,
Kaj kontraŭ kiuj gravaj venĝoj blekas."

Malgraŭ la klasika, versa formo, la verko estas facile legebla. La versoj sin sekvas flue, la vortordo estas tute natura, la rimoj bele trovitaj. Malmulte da apostrofoj kaj perfekte fundamenta frazkonstruo. Vere talenta, larĝaspira dramo.

Kurioze, ke de tempo al tempo aperas versoj, kiuj stumblas en la silabonombro. Por fari ilin deksilabaj, oni devas iom pene kunigi du vokalojn en unu solan silabon:

"Vortice kaj fiere en la salonon" (pĝ. 29) ("Vortice kaj fieren la salonon")

"Al li instruanta la rezignacion" (pĝ. 32) ("Al linstruanta la rezignacion")

"Kies plenumo ne estas malfacila" (pĝ. 35) ("Kies plenumo nestas malfacila")

Foje aperas naŭsilabaj versoj:

"Laŭdanta nin ĉe iliaj voĉoj" (pĝ. 77) facile povus alĝustiĝi per: "Laŭdado al ni ĉe iliaj voĉoj".

"Se, skrapante sian korpon, nutron" (pĝ. 69) facile povus alĝustiĝi per: "Se, traskrapante sian korpon, nutron".

Nu, tiaj etaj misoj tute ne kompromitas la verkon. Mi ilin notas nur por pruvi, ke mi atente, detaleme tralegis ĝin. Tion devas fari la amantoj de Poezio kaj Dramo.

Gratulon al AERĴ kaj Prof-ro Pita pro la valora iniciato! Kaj honoron al la eminenta Geraldo Mattos!

Posovo (Brazilo)

 

Reen al:

Ivan la sesa Geraldo Mattos Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo