Marto 2021:

Kazinski venas tro malfrue de Deck Dorval kaj Christian Declercq

Tiu policromano estas ordinara kiel multaj aliaj tiaj romanoj kaj samtempe eksterordinara! Unue ĝi estas la tria de la prestiĝa serio "Stafeto" de FEL, kiu nombras nun nur 44 verkojn. Due ĝi estis verkita de Deck Dorval kaj "lingve reverkita" de Christian Declercq. Kaj Deck Dorval kun Christian Declercq verkis alian libron n° 7 de la sama serio aperinta en 1988 kies titolo estas "Nigra magio". Laŭ recenzo de la lasta indikita libro, estus Declercq, kiu utiligis lingvaĵon aperintan komence de la 80aj jaroj, kaj furorintan ekzemple danke al la ĉefverko de Karolo Piĉ "La Litomiŝla Tombejo".

Feliĉe, je la fino de la libro la nekutimaj glosoj uzataj en tiu verko estas klarigitaj. Kion pensi pri tiuj glosoj? Multaj legantoj certe ne ŝatos sed al mi ili ne ĝenas. Kelkaj certe estas ne utilaj kiel "kludi" anstataŭ "fermi" ktp. Notu ke la gloso "stat" anstataŭas la vorton "anstataŭ". Tiuj neologismoj estas pli mallongaj vortoj kaj esprimoj ol la normalaj. Nu, miaopinie, por krimromano strangaj vortoj donas iom da spico! Kromaj pimentoj floras en la libro kiel en la buŝo de la policano Tonek, kiu ŝatas uzi la francan lingvon (ne ĉiam bone kaj ofte amuze kiel ekzemple la vorto "nespa?" kaj en la franca estas "n'est-ce pas" kaj traduko "ĉu ne?) kaj kelkaj flankaj roluloj parolas ĵargone. Je la paĝo antaŭ la unua ĉapitro, la aŭtoro klarigis, ke por paroligi neklerajn personojn estas aplikata la lingvoprojekto "Popido" de Manuel Halvelik, lingvaĵo rekte derivita de norma Esperanto. Ekzemplo de tiu ĵargono paĝo 127: "mi sat libera de lo sabat vespere ĝis lo lund matene, mo mi nje elirat kun virs, Sir" kaj la traduko: "Mi estas libera de la sabato vespere ĝis la lundo matene, sed mi ne eliras kun viroj, Sinjoro".

Alia strangaĵo, almenaŭ por mi, estas la fakto ke la aŭtoro Deck Dorval ne estas homo kiel vi kaj mi sed triopo, kaj la ĉefa verkisto nomiĝas Frans Van Dooren.

La ĉefrolulo de tiu romano estas la jam ĉefinspektoro Ksavero Kant. Antaŭ la komenco de la libro la aŭtoro skize prezentas la diversajn rolulojn kaj la ligilojn inter ili. Tio helpas por kompreni.

Pri la intrigo kaj la elnodiĝo de la afero, mi taksas ilin konfuzaj kaj mallertaj. Miaopinie la krimromanoj de Claude Piron estas pli bone ellaboritaj (ekzemple la "ĉu-romanoj".)

Al mi plaĉis kelkaj kalemburoj, ludoj per vortoj por krei specifan lingvaĵon kiel tiu esprimo "ne vivi kuke kaj butere" kiun mi tradukus per "vivi malabunde"

Ĉu tamen legi tiun libron? Jes! Ĉiuj libroj kaj stiloj estas interesaj por kapti kelkajn novajn vortojn kaj esprimojn. Kiel diris Lorenz Friis, "legu, legu kaj legu! "Estas unu el la plej bonaj metodoj (eble la plej bona) por pli flue kaj ĝuste utiligi nian lingvon. Kaj la plimulto de la policromano estas tre elegante skribita.

Telemo (Francio)

 

Reen al:

Kazinski venas tro malfrue Deck Dorval Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo