Majo 2019

Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári

La aŭtoro: Sándor Szathmári (1897 -1974), hungaro, inĝeniero-meĥanikisto, verkisto. La ĉefa verko de Szathmári - romano Vojaĝo al Kazohinio. La libron li verkis en hungara lingvo (en 1935) kaj poste mem tradukis ĝin en Esperanton. Tio estas akra soci-filozofa satiro.

Kurta enhavo.

Brita kuracisto Gulivero post rompiĝo de militŝipo trafas al nekonata insulo. Tio tre similas la Vojaĝojn de Gulliver de Swift. Evidentiĝas, ke insulo nomiĝas "Kazohinio" kaj tie loĝas hinoj. Ili vivas kvazaŭ en komunisma epoko: ĉe ili ne ekzistas seruroj sur la pordoj de loĝejoj, ne ekzistas mono, en magazenoj oni prenas ĉion, kion kaj kiom oni deziras, ne ekzistas registaro kaj ŝtato, ĉiu faras tion, kion li deziras - sed tamen, ĉiuj ĉiam estas okupitaj en laboro. Kio koncerne al teĥnika nivelo, ili antaŭeniris Eŭropon je cent jarojn. Poste Gulivero ekscias, ke ili tute ne komprenas la religion, la historion, la sociajn sciencojn. Ili ne konas ankaŭ amon kaj amikecon. Iom post iom Gulivero konkludis, ke la hinoj ne havas animon, ili estas kvazaŭ robotoj, kiuj preskaŭ ne parolas eĉ inter si.

Finfine Gulivero sentas, ke li freneziĝas en tiu malvarma, senanima socio, kie oni faras nur laboron. Li decidis, ke al li pli bonas la socio de behinoj, loĝantaj en aparta rezervejo, kaj petas sendi lin tien.

Tuj post la veno en la rezervejon al Gulivero ŝajnas, ke tiuj ĉi homoj vere havas kulturon, ĉar ili ridas, kantas, ploras - ĉio ĉi ne estis ĉe la hinoj. Tamen baldaŭ li ekkonscias, kiomgrade la mondo de la behinoj estas mallogika, stranga kaj terura.

Gulivero travivis multajn malagrablaĵojn ĉe la behinoj, trafis en prizonon, poste iĝis almozulo, kaj finfine behinoj intencis bruligi lin sur ŝtiparo. En tiu momento aperas hinoj kaj savas Guliveron. La hinoj per gaso dormigas la behinojn, kaj poste "ĉesigas" ilin. La hinoj decidis, ke behinoj ne estas veraj homoj kaj ne devas vivi. Tio tre similas al faŝismo, ĉu ne?

Szathmári de du flankoj mokas nian homan socion. Li kritikas la mondon aktualan, kaj li ne povas trovi solvon nek en la frida racio de la hinoj, nek en la freneza malordo de la behinoj.

Pri miaj impresoj.

Komence al mi plaĉis la legado de la romano, sed poste jam tedis, kiam okazis frenezaĵoj kaj teruraĵoj kaj aperis multe da nekompreneblaj vortoj, sencon de kiuj penis diveni la ĉefa heroo: "kazoo", "kazi", "belki", "ketni", "bivago", "kaleb", "betiko", "bilevo", "elak betiko", "anebao", "bikruo", "vake-vake-oj", "lamiko", "behao", "kvari", "boeto", "kipu", "skoro", "spiritualaĵo", "butuko" kaj "batako", "beratnuo", "bruhuo", "bikbamo", "bumbuko", "bukuo.

Denove la romano ekinteresiĝis min, kiam Gulivero komencis pretigi sian fuĝon de la insulo kaj tiu intereso konserviĝis ĝis la fino de la romano.

Sume, mi diru, ke Vojaĝo al Kazohinio estas pensiga kiel filozofia romano, multloke amuza kaj aventura. Tamen, mi ne aprobas la penson esprimitan de Szathmári kaj ne konsentas kun la aŭtoro pri tia estonteco de la homaro.

Fortegulo (Rusio)

 

Reen al:

Vojaĝo al Kazohinio Sándor Szathmári Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo