Majo 2017

Mikaelo Bronŝtejn: Mamutido Miĉjo

Mamutido Miĉjo estas fantasta elpensita rakonteto de la konata rusia Esperanta verkisto, poeto kaj bardo Mikaelo Bronŝtejn. La populara libro, kiu jam spertis kvar eldonojn ĉe la Moskva eldonejo "Impeto", ne celas iajn ekskluzive torditajn peripetiojn, ĉar ĝi kiel legolibro por komencantoj estas adresita unuavice al novaj esperantistoj, kiuj faras unuajn provpaŝojn survoje al Esperanta literaturo.
La prahistoria elefantido, iam antaŭ tre multaj miljaroj kovrita de glacio, estas en nia tempo revivigita de sciencistoj kaj iĝas objekto de amo kaj zorgoj de amikoj. Sed ĝi ne evitas ankaŭ krimatencojn de malhonestuloj, kiuj agas senskrupule kaj arogante, por ŝteli la unikan bestidon el la urba parko. Ĉu Miĉjo estos forŝtelita? Tion legantoj ekscios, traleginte la lastan ĉapitron de la historio.
Komencantaj esperantistoj povas legi la libron memstare, sed ili apenaŭ bone komprenos la verkon sen konsulti vortaron, ĉar la aŭtora vortostoko ne cedas al minimume baza nivelo, ĝi estas tre varia kaj riĉa kaj reflektas diversajn temojn kaj eventojn el la vivo. Ankaŭ grup - kaj kursgvidantoj povas apliki la historion pri la Mamutido kiel legolibron, ebligantan evoluigon de lego - kaj parolkapabloj de kursanoj per kolektivaj diskutoj, rerakontoj, opini-interŝanĝoj.
Se iu serĉas por legado la A2-B2-nivelan materialon, tiu nepre akiru la historion pri la Mamutido Miĉjo kaj atente sekvu ĝiajn aventurojn, ĝuante la modelan lingvaĵon de Mikaelo Bronŝtejn.

Vlostano

 

Reen al:

Mamutido Miĉjo Mikaelo Bronŝtejn Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo